Épinay-sur-Seine

komunumo en la departemento Seine-Saint-Denis de Francio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Épinay-sur-Seine (stacidomo) kaj Épinay-sur-Seine (Tramtrajno en Francilio).

Épinay-sur-Seine, en esperanto Epinajo-ĉe-Sejno estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Seine-Saint-Denis kaj en la regiono Francilio. La urbo viciĝas inter la plej dense loĝataj areoj de Eŭropo. Sur areo de 457 hektaroj vivas 46.409 loĝantoj (laŭ stato de 1999). Franclingve, oni nomas la loĝantojn de Épinay-sur-Seine Spinassiens.

Épinay-sur-Seine
Urbodomo de Épinay-sur-Seine.
Urbodomo de Épinay-sur-Seine.
Urbodomo de Épinay-sur-Seine.
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Francilio
Departemento Seine-Saint-Denis
Arondismento Saint-Denis
Kantono Épinay-sur-Seine (ĉefurbo)
INSEE kodo 93031 [+]
Poŝtkodo 93800
Kodo laŭ INSEE 93031
Retpaĝaro http://www.epinay-sur-seine.fr/
Politiko
Urbestro S-ro Hervé Chevreau
2001-2008
Demografio
Loĝantaro 46 409  (1999)
Loĝdenso 10 155 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 57′ N, 2° 18′ O (mapo)48.9547222222222.3083333333333Koordinatoj: 48° 57′ N, 2° 18′ O (mapo) [+]
Alto De 22 al 60 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 4,57 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Épinay-sur-Seine (Seine-Saint-Denis)
Épinay-sur-Seine (Seine-Saint-Denis)
DEC
Épinay-sur-Seine
Épinay-sur-Seine
Situo de Épinay-sur-Seine

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Épinay-sur-Seine [+]
vdr

La nomo de la urbo devenas de la latinaj vortoj Spinogelum (tio estas "loko kovrita per veproj") kaj Sequana (la rivero Sejno).

Geografio redakti

Épinay-sur-Seine estas la plej okcidenta komunumo de Seine-Saint-Denis. Ĝi situas 12 kilometrojn norde de Parizo, ĉe la maldekstra bordo de la Sejno. Épinay-sur-Seine havas landlimojn kun la komunumoj Saint-Denis, Villetaneuse kaj L'Île-Saint-Denis (en la sama departemento), sed ankaŭ kun Argenteuil, Saint-Gratien, Enghien-les-Bains, Deuil-la-Barre kaj Montmagny (en la departemento Val-d'Oise).

Ĝemelurboj redakti

La urbo havas ĝemelajn rilatojn kun Oberursel en Germanio.

Esperanto en Epinajo redakti

En Epinajo loĝas/is famaj esperantistoj el la SAT-movado, kiel Marcelo Ternanto kun la familio kaj Gi' Kavaljero, plenum-komitatano de SAT kaj prezidanto de SAT-Amikaro (en 2011).

En Epinajo ankaŭ kreiĝis en 2000 la asocio EEE (Epinajo-Esperanto-Eŭropo, france Epinay-Espéranto-Europe), plu aktiva en 2011.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti