Săcășeni

komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Érszakácsi)

Săcășeni - jen rumane, prononco [səkəŝenj], hungare: Érszakácsi - estas komunumo en Rumanio sudoriente de Carei. Administre apartenas al ĝi Chegea[1][2].

Săcășeni
Komunumo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Satu Mare
Alinome Érszakácsi (hungare)
Iama hungara departemento Szilágy
Situo 47° 29′ N, 22° 41′ O (mapo)47.4822.685555555556Koordinatoj: 47° 29′ N, 22° 41′ O (mapo)
Săcășeni (Rumanio)
Săcășeni (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 152 m
Poŝtkodo 447275
Loĝantaro
– komunumo 2 021 (en 2021, 1 178 en 2011)
– vilaĝo 1 013 (en 2011)
Kodo laŭ SIRUTA 138789
vdr

Tra Săcășeni iras la nacia vojo DN1F inter Zalău kaj Carei. La plej proksima fervoja stacio estas en Tășnad, 10 kilometrojn okcidente.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 1762 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 estis 1405 (rumanoj, hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la vilaĝo vivis 1 134 loĝantoj.

En la censo de 2002 la 1.337 loĝantoj de la komunumo deklaris jenajn etnecojn[3] kaj preferatajn lingvojn[3]:

Etneco nombro elcentaĵoj
hungaroj 658 49,2 %
rumanoj 509 38,1 %
romaoj 161 12,0 %
slovakoj 9 0,7 %

En la vilaĝo Săcășeni estis preskaŭ 60 % da hungaroj; kontraŭe en Chegea loĝis preskaŭ nur rumanoj.

Lingvo nombro elcentaĵoj
hungara 662 49,5 %
rumana 571 42,7 %
cigana 94 7,0 %
slovaka 10 0,7 %

Historio redakti

Ĝia unua mencio skriba estas el 1300. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szilágy vármegye).

Fontoj redakti

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
  3. 3,0 3,1 Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-10-25.

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti