Malfermi la ĉefan menuon

Étienne Charles de Loménie de Brienne

Étienne-Charles de Loménie de Brienne (Parizo, 9a de oktobro 1727 - Sens, 19a de februaro 1794) estis franca ekleziulo kaj politikisto, nome kardinalo kaj ministro.

Étienne Charles de Loménie de Brienne
franca ekleziulo kaj politikisto
Étienne Charles de Loménie de Brienne - Versailles MV 3001.png
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1727 (1727-10-09)
en Parizo
Morto 19-an de februaro 1794 (1794-02-19) (66-jara)
en Sens
Tombo Errancis Cemetery [#]
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Lingvoj franca lingvo [#]
Profesio
Okupo politikisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo [#]
episkopo de Rouen
episkopo de Condom
ĉefepiskopo de Tuluzo
abato de la Monto Sankta Mikaelo
Regado 1766 ĝis 1769
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Li estis episkopo de Rouen, de Condom, kaj ĉefepiskopo de Tuluzo, kie li entreprenis publikajn vorkojn. De 1766 ĝis 1769, li estis abato de la Monto Sankta Mikaelo. Proksimulo de la reĝino Marie-Antoinette, li sukcedis Calonne kiel ministro "Contrôleur général des finances" en 17872 kaj estis nomumita ĉefepiskopo de Sens la venontan jaron.

Inter liaj amikoj, famaj kaj nombraj, estis Turgot, la enciklopediisto André Morellet kaj Voltaire. Li estis elektita membro de la Franca Akademio en 1770. Liaepoke estis polemiko ĉu li, estante ekleziulo, vere sincere kredis je Dio kaj je la katolika eklezio.

En 1787 li estis prezidanto de la Asembleo de Gravuloj kaj iĝis ĉefa ministro pere de apogo de la reĝino Marie-Antoinette; li klopodis apliki fortajn reformojn en la ekonomio kaj ekestis forta kontraŭstaro kun la parlamentanoj kiuj malakceptis tion. La reĝo ekziligis ilin, reformoj estis aprobitaj, sed la kontraŭstaro daŭris, ĝis Brienne demisiis kondiĉe al kunvoko de la Ĝeneralaj Statoj. Poste li iris kiel kardinalo al Italio, sed nek iris al Romo nek vidis la papon.

Dum la Franca Revolucio li iĝis konstitucia episkopo, sed estis eks-kardinaligita fare de la papo; finfine li estis arestita dufoje, post kio li mortis ĉu pro apopleksio ĉu pro venenigo.

BibliografioRedakti

  • «Étienne-Charles de Loménie de Brienne», en Encyclopædia Britannica, 1911.
  • Joseph Perrin, Le cardinal de Loménie de Brienne archevêque de Sens, ses dernières années.- Episodes de la révolution, Sens, Paul Duchemin, 1896.