Étienne Burin des Roziers

Étienne Burin des Roziers, naskiĝinta la 11an de aŭgusto 1913 en Parizo, mortinta la 26an de decembro 2012 en Parizo, estis alta franca funkciulo.


Biografio redakti

Étienne Burin des Roziers, diplomita en juro kaj de la libera lernejo de politikaj sciencoj, komencis diplomatan karieron en la ministerio pri eksterlandaj aferoj (Quai d'Orsay) en 1939. Ataŝeo de ambasado en Vaŝingtono, li kuniĝis kun la libera Francio en aprilo 1942 kaj eniris la militan kabineton de la generalo Catroux.

Li iĝis, la sekvontan jaron, oficiro de aranĝo de la generalo De Gaulle kaj eniras lian kabineton je la Libereco.

Majstro de konferencoj en la nacia lernejo de administracio (ENA) dum la 1950-aj jaroj, li iĝis ambasadoro de Francio en Varsovio ek de 1958 kaj en 1962 ĝenerala sekretario de la Elizeo apud Charles de Gaulle ĝis 1967. Poste, li iĝis ambasadoro en Romo ĝis 1972, ĉiama reprezentanto de Francio ĉe la Eŭropaj Komunumoj inter 1972 kaj 1975. Nomita al la Konsilio de ŝtato en 1975, li deĵoris ĝis 1985.

Étienne Burin des Roziers, edzo kaj patro de kvar infanoj, estas granda oficiro de la Honora Legio, granda kruco de la nacia merito ordeno, titolita de la kruco de la milito 1939-1945, de la medaloj de la Rezistado kaj la libera Francio.