Éva Ambrus
Éva Ambrus [ambruŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ambrus Éva estis hungara ceramikisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2013).
Éva Ambrus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de januaro 1941 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de marto 2023 (82-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • ceramikisto • dezajnisto |
Éva Ambrus[1] naskiĝis la 10-an de januaro 1941 en Budapeŝto, ŝi mortis la 3-an de marto 2023.
Biografio redakti
Éva Ambrus maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi frekventis metilernejon kaj ŝi estis pocelanpentristo. Ŝi ekstudis en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1962 kaj akiris diplomon en 1967. Ŝia plej grava instruisto estis Imre Schrammel. Ŝi laboris en uzino pri porcelanoj en Hódmezővásárhely inter 1967–1984, poste en propra ateliero en Budafok. Ŝi ricevis premiojn inter 1972-2004.
Elektitaj planitaj artaĵoj redakti
- murputo (Budapeŝto)
- murkovraĵo (Gyula)
- ornamputo (Balatonkenese)
- trinkputo kun vinberaj ornamaĵoj (Lengyeltóti)
- fontano en Kolonio Wekerle
Solaj ekspozicioj redakti
- Hódmezővásárhely (1971)
- Budapeŝto (1973, 1994, 2009, 2012)
- Celldömölk (1976)
- Csurgó (2000)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-01-04. Alirita 2020-06-14.