Éva Bayer Fluckiger

Éva Bayer Fluckiger [bajer flukiger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bayer Fluckiger Éva estas hungardevena svisa matematikisto, altlerneja instruisto. Ŝia origina nomo (hungare) estis Bayer Éva, Fluckiger estas uzata depost la geedziĝo ofte en formo Eva Bayer-Fluckiger.

Éva Bayer Fluckiger
Éva Bayer Fluckiger
Éva Bayer Fluckiger
Persona informo
Naskonomo Bayer Éva
Naskiĝo 25-an de junio 1951 (1951-06-25) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de Ĝenevo
Familio
Patro István Bayer
Frat(in)o Antal Bayer
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

Éva Bayer[1] naskiĝis la 25-an de junio 1951 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Éva Bayer frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, kiun ŝi interrompis, ĉar ŝia familio estis sendita oficiale al Ĝenevo. Ŝi finis jam tie la lernejon, poste ŝi akiris diplomon en Universitato de Ĝenevo en 1975, post 3 jaroj ŝi doktoriĝis (Ph.D.) ĉe en:Michel Kervaire. En 1983 ŝi estis en instituto de Universitato Princeton, poste ŝi estis gastinstruisto en pluraj universitatoj, ekde 1988 ŝi estis estro de esploristoj en universitato en Besançon. Ekde 2001 ŝi instruis en Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano. Ŝi okupiĝis pri pluraj temoj en la topologio, algebro kaj nombroteorio. Kune kun Raman Parimala, ŝi pruvis la supozon de Serre II koncerne la Galois-kohomologion. Ŝi ricevis stipendion en 1980, premiojn en 1983 kaj 2001.

Elektitaj artikoloj redakti

  • Groupes linéaires modulo p et points d'ordre fini des variétés abéliennes (1986)
  • Galois cohomology of the Classical groups over fields of cohomological dimension≦2 (kun Raman Parimala, 1995)
  • Hermann Minkowski, Grand prix de l'Académie des sciences à 18 ans (2006)

Fontoj redakti

Referencoj redakti