Éva Hibay [Hibai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hibay Éva estas hungara-finna flutisto, altlerneja instruisto. Ŝia edzo estas Zoltán Popovits, ŝia avo estis Károly Hibay. Ŝi prenis la finnan ŝtatanecon pere de la edzo.

Éva Hibay
Éva Hibay en 2014
Éva Hibay en 2014
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1955 (1955-01-31) (69-jaraĝa)
en Eger
Ŝtataneco HungarioFinnlando
Familio
Edz(in)o Zoltán Popovits
Parencoj Károly Hibay
Ede Hartl
Okupo
Okupo muzikisto
vdr
Éva Hibay recitas en Tiso memore al mortintoj dum la inundo

Éva Hibay[1] naskiĝis la 31-an de januaro 1955 en Eger.

Biografio redakti

Éva Hibay aĝis 9, kiam ŝi komencis studi en muziklernejo en sia naskiĝurbo, poste ŝi daŭris la studojn en konservatorio en Budapeŝto (1969-1972), pli poste ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1977. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Lóránt Kovács kaj Henrik Prőhle. Ŝi instruis en Sibelius Akademio inter 1977-2001, ankaŭ en konservatorio de Helsinko (1977 - 1983). Intertempe en 1987 ŝi akiris plian diplomon pri ĉiĉeronado kaj tradukado. Ŝi plulernis en Francio kaj Aŭstrio, hejmenveninta inter 2004-2006 ŝi studis psikologion en Scienca Universitato Loránd Eötvös, poste en Londono kaj Usono. Post siaj studoj ŝi recitalis en pluraj landoj. En 1996 ŝi ekinstruis en Altlernejo Károly Eszterházy, sed en 1997 ŝi havis aŭtoakcidenton. Ŝi povis labori kiel ĉiĉerono, ekde 2009 ŝi daŭris la instruadon en Hungario kaj Suomio. Ŝi ricevis hungaran premion en 1986. Ŝi naskis filon, kiu vivas en Suomio.

Fontoj redakti

Referencoj redakti