Éva Kondorosi [kondoroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kondorosi Éva estas hungara biologo, membro (korespondanta (2010), ordinara (2016)) de Hungara Scienca Akademio, membro de Academia Europaea. Ŝia patro estis Andor Tarnai.

Éva Kondorosi
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1948 (1948-03-22) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj francahungara
Ŝtataneco HungarioFrancio
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Andor Tarnai
Edz(in)o Ádám Kondorosi
Okupo
Okupo biologo • akademiulo
vdr

Éva Kondorosi [1] naskiĝis la 22-an de marto 1948 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Éva Kondorosi frekventis universitaton en Budapeŝto, poste ŝi plulernis ekzemple en Kolonjo kaj Harvard. Ekde 1989 kune kun ŝia edzo Ádám Kondorosi ili ekesploris en instituto en Gif-sur-Yvette. En 1996 ŝi doktoriĝis je biologio. Ŝi estas fondinto-direktoro de biologia instituto en Szeged inter 2007-2012. Ŝia ĉefa esplorokampo estas Rhizobium-leguminosa simbiozo kontrolita de bakterioj. Ŝi ricevis hungarajn kaj eksterlandajn premiojn inter 1985-2012.

Verkaro (elekto) redakti

  • The molybdenum iron-protein Klebsiella pneumoniae nitrogenase. Evidence for nonidentical subunits from peptid "mapping" (1976)
  • A Rhizobium meliloti esszenciális gümokötési génjei : közös (nod) és gazdaspecifitási (hsn) gének (1987)
  • Rapid alkalinization in alfalfa root hairs in response to rhizobial lipochitooligosaccharide signals (1996)
  • Aging in legume symbiosis. A molecular view on nodule senescence in Medicago truncatula (2006)
  • Complementary and dose-dependent action of AtCCS52A isoforms in endoreduplication and plant size control (2013)

Fontoj redakti