Éva Lehoczky [lehocki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lehoczky Éva estis hungara operkantisto, (koloratursoprano). Ŝia geedziĝa nomo hungarsisteme estis Lammel Erichné.

Éva Lehoczky
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1925 (1925-03-07)
en Debrecen
Morto 6-an de decembro 2016 (2016-12-06) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo fajro
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Éva Lehoczky [1] naskiĝis la 7-an de marto 1925 en Debrecen, ŝi mortis la 6-an de decembro 2016 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Éva Lehoczky studis frapinstrumentojn en Muzikakademio de Budapeŝto, poste ŝi aliĝis al ĵazaj orkestroj. Denove ŝi studis en la Muzikakademio, sed jam operkantadon inter 1949 kaj 1956. Post siaj studoj ŝi komencis sian karieron en Operetoteatro (Budapeŝto), poste en aliaj (ĉefe) provincaj teatroj. Inter 1965–1968 ŝi kantadis en Karl Marx Stadt, poste en Nacia Teatro (Szeged). Inter 1970 kaj 1984 ŝi estis membro de Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste ŝi pensiuliĝis. Ŝi faris turneojn en Eŭropo, eĉ en Amerikoj. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1978-1984. Ŝi mortis pro incendio en sia domo.

Ŝia repertuaro (elekto) redakti

Roloj en televiziaj filmoj redakti

  • Boccaccio (1978)
  • Csalóka Péter (1979)

Fontoj redakti