Éva Novák, laŭ hungarlingve kutima nomordo Novák Éva estis hungara-belga naĝisto, dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono, okulkuracisto. Ŝia fratino estis Ilona Novák.

Éva Novák
Éva Novák
Éva Novák
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1930 (1930-01-08)
en Budapeŝto
Morto 30-an de junio 2005 (2005-06-30) (75-jaraĝa)
en Bruselo
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Ilona Novák
Okupo
Okupo naĝisto • kuracisto
vdr
Busto pri Éva Novák

Éva Novák[1][2] naskiĝis la 8-an de januaro 1930 en Budapeŝto, ŝi mortis la 30-an de junio 2005 (laŭ alia informo la mortomonato estas julio) en Bruselo.

Biografio redakti

Éva Novák akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1953. Ŝi edziniĝis sekrete en 1952 al belgo, samtempe ŝi ricevis belgan ŝtatanecon. Ekde la sekva jaro ili vivis en Bruselo, kie ŝi akiris pliajn medicinajn diplomojn kaj laboris kiel okulkuracisto. Ŝi ricevis krom la sportaj premioj ŝtatan hungaran premion en 1951. Post la vidviniĝo ŝi ofte revizitis Hungarion kaj ŝi estis entombigita en Budapeŝto.

Sporta kariero redakti

Éva Novák inter 1942-1954 estis naĝisto en ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono 15-foje (1944-1953), dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1947-1953. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kun bronza, du arĝentaj kaj ora medaloj, krome ŝi naĝis individue aŭ teame mondrekordojn inter 1950-1952. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1958.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti