Ödön Gräfl [grefl odon], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Gräfl Ödön Károly Antal estis hungara naĝisto, akvopilkisto, bankisto. Lia frato estis Károly Balatoni.

Ödön Gräfl
Ödön Gräfl (staranta meldekstre la unua)
Ödön Gräfl (staranta meldekstre la unua)
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1877 (1877-08-23)
en Budapeŝto
Morto 23-an de novembro 1972 (1972-11-23) (95-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Károly Balatoni
Okupo
Okupo naĝisto • akvopilkisto • bankisto • arbitraciisto
vdr

Ödön Gräfl[1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1877 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de novembro 1972 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ödön Gräfl maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo. Li akiris ankaŭ juran diplomon. Li havis postenon en banko. Li estis deportita sen kialo inter 1951-1953 al Hunya (sen pensia mono), poste li devis vivi en Visegrád 2 jarojn, pli poste denove en la ĉefurbo. Nur en la 1960-aj jaroj li rericevis sian pensian monon.

Li edziĝis en 1905.

Sporta kariero redakti

Ödön Gräfl lernis naĝi en sia aĝo 12. Ekde 1892 li partoprenis en naĝkonkurso, ekde la sekva jaro li estis naĝisto en ĉefurba sportklubo. Li inventis novan naĝteknikon, kiun oni nomis hungara stilo. Li estis hungara ĉampiono kvarfoje inter 1896-1900, tamen li ne partoprenis en Olimpiko pro financaj problemoj. En 1899 li partoprenis en la unua hungara akvopilka matĉo, en 1904 lia akvopilka teamo akiris la unuan lokon en la unua hungara ĉampionumo. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1904, poste li estis aktiva en la hungara akvasporta vivo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti