Ödön Heller, laŭ hungarlingve kutima nomordo Heller Ödön estis hungara pentristo. Lia kuzo estis Miklós Radnóti.

Ödön Heller
Memportreto de Ödön Heller en 1907
Memportreto de Ödön Heller en 1907
Persona informo
Naskonomo Heller Ödön
Naskiĝo 21-an de novembro 1878 (1878-11-21)
en Budapeŝto
Morto 13-an de julio 1921 (1921-07-13) (42-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Memportreto de Ödön Heller

Ödön Heller [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1878 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de julio 1921 en Szeged.

Biografio redakti

Ödön Heller devenis el juda familio. Li frekventis bazlernejojn en Miskolc kaj Szeged, gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li faris administrajn laborojn en asekurejo. Li lernis ankaŭ pentradon en privata lernejo en Budapeŝto, poste en Munkeno kaj Parizo. En la jaroj 1906 kaj 1907 li lernis en Artistkolonio (Nagybánya). Ekde 1908 li vivis en Szeged, kie li vivtenis sin el instruado de amatoraj pentristoj kaj pentris portretojn. En 1912 li vizitis nordan Afrikon. Dum la 1-a mondmilito li estis armea muzikisto. Li estis murdita en nekonataj cirkonstancoj, antaŭ la tombo parolis Gyula Juhász kaj Immánuel Lőw.

Elektitaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • memportretoj (vidu la bildojn supre kaj dekstre!)
  • portreto pri Immánuel Lőw
  • dimanĉo
  • urboparto kun arboj
  • teraso en la ĉefplaco
  • ekskurso
  • aliajn bildojn vidu malsupre

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

  • Ferenc Móra verkis romanon pri morto de Heller en 1922
  • strateto en Szeged (1984)
  • nomo de la kulturdomo en Szeged (1989)

Fontoj redakti