Ödön Horváth (juĝisto)

Ödön Horváth [odon horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Ödön estis hungara juĝisto, altlerneja instruisto.

Ödön Horváth
Persona informo
Naskiĝo la  19-an de marto 1862(nun 1862-03-19)
en Hungario Huszt (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 20-an de novembro 1919
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Ödön Horváth[1] naskiĝis la 19-an de marto 1862 en Huszt (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Ĥust en Ukrainio), li mortis la 20-an de novembro 1919 (laŭ alia informo la mortotago estas la 21-a) en Budapeŝto (Hungara reĝlando).

Biografio redakti

Ödön Horváth maturiĝis en luterana liceo en Máramarossziget en 1879, poste li akiris juran diplomon en Luterana Jura Akademio (Eperjes) en 1883. Liaj plej gravaj instruistoj estis Albert Berzeviczy kaj András Vandrák. En la sekva jaro li doktoriĝis en Universitato Ferenc József (Kolozsvár). Inter 1883-1902 li instruis en la menciita akademio, inter 1895–1919 en la menciita universitato jam en instrua rango privata profesoro. En 1886 li estis dekano en la akademio, post 3 jaroj li akiris advokatan diplomon en Budapeŝto. Inter 1903–1916 li estis ankaŭ juĝisto en Budapeŝto, poste li emeritiĝis. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az eperjesi ág. ev. coll. jogakadémia múltja és jelene rövid vonásokban (1886)
  • A vallás mint a politikai jogok gyakorlásának alapfeltétele (monografio, 1894)
  • A Vezúvon (vojaĝpriskribo, 1898; germane: 1902)
  • Dunajecz (romano, 1899)
  • Jogakadémiák és jogi vizsgálatok (1903)
  • A gabonabehozatali jegyek meghonosításáról (1915)
  • Bredeczky Sámuel élete [monografio, 1924, 1925)

Fontoj redakti

Referencoj redakti