KACZIÁNY Ödön [kacianj odon] estis hungara pentristo, mezlerneja instruisto naskita en Marosvásárhely la 8-a de januaro 1852 kaj mortinta en Budapeŝto la 10-a de januaro 1933. Li estis la pli maljuna frato de Géza Kacziány.

Ödön Kacziány
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1852 (1852-01-07)
en Târgu Mureș
Morto 10-an de januaro 1933 (1933-01-10) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Nándor Kacziány
Frat(in)o Géza Kacziány
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Ödön Kacziány

Biografio redakti

Ödön Kacziány lernis ĉe Miklós Barabás; poste pluekzercis sin en Munkeno, Vieno kaj Parizo. Hejmenveturinte, li instruis en Zenta, Cegléd, poste en Szeged. Komence li pentris humurajn vivmomentojn (Vita longa, ars brevis; Egy kérdés; No nézd az öreg), poste mistikajn, malheltonajn marajn pejzaĝojn, viziosimilajn scenojn (A Gellérthegy éjfélkor; Nagypénteki vízió; Zárdaromok; Mors imperator). En la murpentraĵoj, li sekvis pli naturajn solvojn.

Liaj pentraĵoj kiel Óceánjáró égése, Nehéz óra (1937), A háború fúriái és a halál estas eksponitaj en la Hungara Nacia Galerio.

Elektita disĉiplo redakti

Fonto redakti

  • Magyar életrajzi lexikon