Ödön Kisházi [kiŝhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kisházi Ödön estis hungara politikisto, ministro.

Ödön Kisházi [1] naskiĝis kiel Kühtreiber Ödön la 24-an de junio 1900 en Budapeŝto. Li mortis la 22-an de aprilo 1975 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ödön Kisházi frekventis nur bazlernejon, poste li eklaboris kiel ferlaboristo. Baldaŭe li aliĝis al sindikato, en 1922 al la socialdemokratoj. Dum la 2-a mondmilito li havis kafejon, dume li helpis al la judoj (ekzemple al Róbert Rátonyi). En 1945 li prenis novan nomon Kisházi kaj li denove aliĝis al la sindikato kaj sicialdemokratoj, tie li ricevis altajn postenojn. Li estis deputito parlamenta inter 1945-1949 kaj 1958-1975. En 1952 li estis akuzita per falsaĵoj kaj li ricevis 8 jarojn en prizono. En 1955 li ricevis amnestion. En 1957 li iĝis partiano, poste ministro. Li ricevis premiojn inter 1947-1975.

Fontoj redakti