KLEIN Ödön (pr. klajn oedoen) estis hungara ĵurnalisto naskita en Bihar 1853 kaj mortinta en Budapeŝto la 24-an de septembro 1924.

Biografio redakti

Ödön Klein skribis politik- kaj ekonomitemajn artikolojn unue al provinciaj, poste al ĉefurbaj gazetoj. De 1882 li laboris en la presoficejo de la ministerprezidantejo, de 1894 li estis ministeria sekretario, de 1903 departamentkonsilanto. Li estis plurfoje presoficejestro. En 1895 li reorganizis la novaĵservon de la MTI (Hungara Telegrafa Oficejo), estigis la rilatojn sistemajn kun eskterlandaj telegrafoficejoj.

Fonto redakti