RÉTHELY Ödön [pr. re:thej] estis hungara aktoro naskiĝinta en Pápa en 1881 kaj mortinta en Kluĵo la 20-an de oktobro 1951.

Lia kariero redakti

Ödön Réthely debutis en 1908 en Eperjes, ĝis 1915 li estis bonvivano en provincaj trupoj. Al invito de Jenő Janovics li venis al Kluĵo kaj tie ludis ĝis la fino de sia vivo. En 1942 li fariĝis eterna ano de la teatro. Li havis ankaŭ filmrolojn dum la komenco de la jarcento.

El liaj roloj redakti

  • II. Endre, Petur, Tiborc (Katona J.: Bánk bán);
  • Baracs (Szirmai A.: Mágnás Miska);
  • Tybalt (Shakespeare: Romeo kaj Julieto);
  • Horatio (Shakespeare: Hamlet);
  • Göndör Sándor (Tóth E.: A falu rossza);
  • Szatyin (Gorki: Éjjeli menedékhely).

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon