Ödön Rajka

hungara kuracisto

Ödön Rajka, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajka Ödön estis hungara kuracisto, haŭtkuracisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1949).

Ödön Rajka [1] naskiĝis la 21-an de julio 1890 en Bonyhád. Li mortis la 19-an de januaro 1971 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ödön Rajka ricevis diplomon en universitato en Budapeŝto en 1913. Dum la 1-a mondmilito kaj poste dum Hungara Sovetrespubliko li apartenis al la armeaj kuracistoj. En 1920 li kuracadis en Budapeŝto, kie li okupiĝis pri malsanoj seksaj, baldaŭe li kuracadis (kiel ĉefkuracisto) ekzemple alergion helpe de lumo. Li profesoriĝis en 1946. Li pensiuliĝis en 1966.

Verkaro (elekto) redakti

  • Allergische Erscheinungen der Haut (1929)
  • Asthma, ekzema és rokon kórképek az allergiás tanok tükrében (1944)
  • Bőr- és nemi betegségek (1951)
  • Das mikrobielle Ekzem (1962)
  • Immunological Aspects of Allergic Diseases (1974)

Memorigiloj redakti

  • oni fondis memormedalon "Rajka Ödön"

Fontoj redakti