Ödön Zombori

Ödön Zombori (naskiĝis la 22-an de septembro 1906 en Szenta, mortis la 29-an de novembro 1989 en Budapeŝto) estis hungara luktosportisto olimpika ĉampiono, grava hungara sportisto. Li iĝis elstara sportisto en la hungara sporta klubo MAC, ekde 1928 li venkis en tri hungaraj konkursoj. Post la dua mondmilito, li elmigris kaj vivis en Los Angeles. Li hejmenvenis malsane al Budapeŝto.

Ödön Zombori
Persona informo
NomoÖdön Zombori
Dato de naskiĝo22-a de septembro 1906
NaskiĝlokoSzenta
Dato de morto29-a de novembro 1989
MortolokoBudapeŝto [+]
Aĝo je morto83
Okupoj kaj profesioj
Okupoluktosportisto
Geografio
Ŝtatohungara
Portalo pri Homoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li apartenis en ambaŭ stiloj (liberstila lukto, klasikstila lukto) al la plej elstaraj luktistoj de la mondo. Li akiris eŭropan ĉampionecon en 1931, en liberstila lukto; en 1933 en ambaŭ stiloj.

Li partoprenis en 3 olimpikoj:

  1. 1928: 5-a loko en klasikstila lukto, en pezokategorio 58 kg
  2. 1932: 2-a loko en liberstila lukto, en pezokategorio 56 kg
  3. 1936: 1-a loko, ormedalo en liberstila lukto, en pezokategorio 56 kg, en la Berlina Olimpiko


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.