Örs Szörényi
Örs Szörényi [orŝ sorEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szörényi Örs estas hungara ŝlagromuzikisto (drumisto, tekstopoeto). Lia patro estis Levente Szörényi, lia patrino estis Zsuzsa Kovács.
Örs Szörényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1971 (53-jaraĝa) |
Familio | |
Patro | Levente Szörényi |
Patrino | Zsuzsa Kovács |
Parencoj | Szabolcs Szörényi (onklo) |
Okupo | |
Okupo | kantisto komponisto drumisto |
Örs Szörényi [1] naskiĝis la 30-an de marto 1971.
Biografio
redaktiGepatroj de Örs Szörényi eksedziĝis, poste li estis edukita ĉe la patrino. Post la necesaj lernojaroj li estis drumisto en diversaj ŝlagrorkestroj. En 1990 li estis drumisto de ŝlagrorkestro Első Emelet. La debuto okazis en 2004 en adiaŭa koncerto de la patro. Tamen poste ofte muzikadis kune la patro kaj la filo.
Liaj ŝlagrotekstoj
redakti- Hallod-e a dalt
- Hidd, még eljön a napfény
- Percemberek