Österreichische Bundesbahnen

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun OeBB.

La Aŭstraj Federaciaj Fervojoj (germane Österreichische Bundesbahnen; ÖBB) estas la nacia fervoja kompanio de Aŭstrio. La plejmulto de ĝiaj trajnoj estas elektraj. Ĝi dungas 47.700 homojn.

Österreichische Bundesbahnen
Österreichische Bundesbahnen-Holding Aktien­gesellschaft
fervoja firmao • negoco vd
Dum 21-a de novembro 1919 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Imperial Royal Austrian State Railways
Jura formo Aktiengesellschaft
Sidejo ÖBB Konzernzentrale Hauptbahnhof Wien
Lando Aŭstrio
Dungitoj 40 265 (stato: 2016)
Agokampo rela transporto
Posedata de Aŭstrio vd
filiaj kompanioj Österreichische Bundesbahnen (4c) - Rollendes Material • City Air Terminal Betriebsgesellschaft m.b.H • ÖBB-Business Competence Center • ÖBB-Infrastruktur • Rail Cargo Austria • ÖBB-Personenverkehr AG • ČSAD AUTOBUSY České Budějovice • Postbus • Rail Cargo Hungaria • ÖBB-Technische Services vd
Partoprenanta ÖBB-Business Competence Center vd
Posedataj kompanioj Vöcklamarkt railway station • Vöcklabruck railway station • Altenstadt railway station • Tisis • Gisingen • Northern Railway Bridge • S1 • S45 • S7 • Vienna Airport station • Wien Hetzendorf railway station • R 510/900 • Mödling railway station • Tauern Railway • Semeringa fervojo • ÖBB 1050 • Österreichische Luftverkehrs AG • Suda Fervojo (Aŭstrujo) • Salzburg-Tyrol railway line • Vorarlberga fervojo • Wien Meidling railway station • Arlberg railway • St. Pölten Hauptbahnhof • Jenbach railway station • Wiener Neustadt Hauptbahnhof • Innsbruck Hauptbahnhof • Lower Inn Valley Railway • Wien Mitte railway station • Feldkirch–Buchs railway • Wien Leopoldau railway station • Wien Franz-Josefs-Bahnhof • Tramtransporto en Gmunden • Salzburg Hauptbahnhof • Stacio Wien Hauptbahnhof • Vienna West railway station • Feldkirch railway station • Attnang-Puchheim railway station • Villach Hauptbahnhof • Klagenfurt Hauptbahnhof • Linz Hauptbahnhof • BBÖ 162 • Bludenz railway station • Kufstein railway station • Landeck-Zams railway station • Schaan-Vaduz railway station • Stacio Wien Floridsdorf • Ottakring subway station • Wien Liesing railway station • Wien Heiligenstadt railway station • Wien Hütteldorf railway station • Wien Penzing railway station • Schafberg Railway • Wörgl Hauptbahnhof • Wels Hauptbahnhof • Leoben Hauptbahnhof • Graz Hauptbahnhof • Nendeln railway station • Schaanwald railway station • Wien Matzleinsdorfer Platz railway station • Wien Nordwestbahnhof • Forst Hilti railway station • Wien Simmering railway station • Neukirchen-Gampern railway station • Redl-Zipf railway station • Timelkam railway station • S4 vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

 
Aŭstra trajno ĉe fervojo de Semmering

La historio de la aŭstria fervojo komenciĝis en 1837 per la inaŭguro de la unua fervoja linio (Nordbahn = norda fervojo) inter Floridsdorf (Vieno) kaj Deutsch-Wagram. Tiu linio inkluzivis ponton sur Danubo. En 1841 estis fondita la nacia kompanio fervoja. La unua elektra linio – antaŭe oni kompreneble uzis vaporon – datiĝas el 1880. En 1884 estis fonditaj la imperiestraj-reĝaj ŝtataj fervojoj (Kaiserlich-königliche österreichische Staatsbahnen); ilia nomo validis ĝis 1923, kiam estis fonditaj la aŭstriaj federaciaj fervojoj (Österreichische Bundesbahnen). Ili tiam ankoraŭ ne uzis la mallongigon ÖBB, ĉar tiun uzis iu svisa fervojo, Oensingen-Balsthal-Bahn.

Inter la aligo de Aŭstrio al la Germana Regno en 1937 kaj la fino de la Dua Mondmilito la aŭstraj fervojoj estis kunigitaj kun la Germana Regna Fervojo (Deutsche Reichsbahn). En 1947 ili estis oficiale refonditaj.

La kutimo nomi fervojajn liniojn laŭ ilia direkto ekde Vieno enradikiĝis:

  • La Nordbahn (norda fervojo) estis plilongigita kaj kondukis de Vieno al Krakovo.
  • La Südbahn (suda fervojo) kondukas de Vieno al Slovenio.
  • La nomon Ostbahn (orienta fervojo) oni uzas por pluraj linioj, precipe por la linio al Laa an der Thaya, kiu iam iris ĝis Brno.
  • La Westbahn (okcidenta fervojo) iras de Vieno al Linz kaj Passau (Germanio). Kutime oni uzas tiun ĉi terminon ankaŭ por la branĉo, kiu iras de Linz al Salzburg, Zell am See, Wörgl kaj Innsbruck.

Koridora fervojo redakti

La aŭstran fervojan reton oni grandparte konstruis en la tempo de Aŭstrio-Hungario; tial la vojoj de la linioj ne multe respektas la intertempe ekestintajn landlimojn. Krome en okcidenta Aŭstrio la alpaj valoj forte influas la vojojn. Tiel ekestis kelkaj koridoraj linioj. La eŭropa unuiĝo tamen mildigis ties efikojn.

Trajna tekniko redakti

La elektraj trajnoj de la aŭstra fervojo uzas tension de 15.000 voltoj kaj frekvencon de 16 2/3 hercoj, samkiel la germana, sed malkiel la itala fervojo. Tial ĉe pasejo Brenero, grava alpa transirejo, necesas ŝanĝi la lokomotivojn. Kontraŭe, aŭstraj elektraj trajnoj povas iri ĝis Munkeno (Germanio) kaj germanaj ĝis Vieno.

Tamen ekzistas diferencoj inter aŭstraj kaj germanaj trajnoj:

  • Germanaj trajnoj pliparte ne havas retrospegulon kaj neĝopuŝilon. Tial ili ne rajtas uzi la aŭstran fervojan reton.
  • Aŭstraj lokomotivoj havas, simile kiel aŭtomobiloj, duan aron da frontaj lumoj, fokusitan al granda distanco. Ĝin ili povas uzi por nokte vidi eventualajn obstaklojn sur longaj rektaj vojoj ekster stacioj.

Tarifo redakti

Aŭstraj fervojoj uzas sistemon de malmultekostaj biletoj aĉeteblaj per interreto - kiuj diferencas laŭ distanco. Baza kaj plej malalta prezo estas 9 € por dua klaso kaj por unua klaso poste 19 € (tio estas ekzemplaj prezoj por vojaĝo de Vieno al Graz). Por pli grandaj distancoj estas jam prezoj pli altaj (ekzemple de Vieno al Salzburg estas la plej malalta prezo 19 € por dua klaso).

Oni povas ankaŭ vojaĝi per bileto, kiu ne estas malmultekosta, sed oni povas gajni de ĝi rabaton, se oni posedas klientan karton.

Krome Aŭstraj fervojoj ofertas ankaŭ internaciajn malmultekostajn biletojn, prezoj estas de 19 € por dua klaso.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti