Ú

la litero U kun dekstra korno; parto de ĉeĥa, slovaka, hungara, islanda, kaj feroa alfabetoj

Ú, ú (u kun dekstra korno) estas litero de la latina alfabeto uzata en la ĉeĥa, feroa, hungara, islanda kaj slovaka lingvoj. Krome ĝi aperas en la hispana, irlanda, itala, nederlanda, okcitana, portugala kaj vjetnama lingvoj kaj en la pinjino kiel variaĵo de la litero u.

Bráhuí Báşágal Úú.svg

Uzo en diversaj alfabetojRedakti

ĈeĥaRedakti

En la ĉeĥa alfabeto la litero ú estas 34-a kaj esprimas la sonon /uː/. Ĝi povas aperi nur kiel unua litero de vorto. Tio ne rilatas al kunmetitaj vortoj; ekzemple trojúhelník (triangulo), derivita de tři (tri) kaj úhel (angulo).

ĈinaRedakti

En pinjino ú esprimas vokalon de dua tono.

FeroaRedakti

Ú estas 24-a litero de la feroa alfabeto, kie povas esprimi jenajn sonojn:

Hispana, kataluna kaj portugalaRedakti

Ú estas uzata kiel akcentata u, kiam la akcento ne estas laŭregula.

HungaraRedakti

En la hungara alfabeto ú estas 36-a kaj esprimas la sonon /uː/ (longan u).

IslandaRedakti

En la islanda alfabeto ú estas 25-a kaj esprimas la sonon /u/ (ordinaran u).

SlovakaRedakti

En la slovaka alfabeto ú estas 39-a kaj esprimas la sonon /uː/.

KodigoRedakti

Grafemo HTML Unikodo TeX
Ú Ú U+00DA \acute U
ú ú U+00FA \acute u

Eksteraj ligilojRedakti