Újszentmargita [Ujsentmargita] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Polgár. La nomo signifas nova-sankta-Margareta.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, ĉe rande de Nacia parko Hortobágy, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Tiszafüred-Tiszalök, Tiszacsege estas proksime.

La tataroj en 1241 detruis la komunumon, la loĝantoj rifuĝis al marĉo de Tiso. Pli poste la turkoj senhomigis la regionon. En la pli pacemaj tempoj hajdukoj profitis la kampojn. En la 18-a, 19-a j.c.-oj la loko estis bienocentro, dume farmoj formiĝis. En 1895 preĝejo omaĝe al Sankta Margareta konstruiĝis. Ekde 1947 Újszentmargita estas vilaĝo.

Ĝemelkomunumo estas Korond, Rumanio.

Vilaĝservoj estas infanĝardeno ekde 1962, lernejo, bebohelpa centro, biblioteko kaj kulturdomo.