Baltiaj Esperanto-Tagoj

(Alidirektita el ĈET)

Baltiaj Esperanto-Tagoj (mallonge: BET) estas Esperanto-renkontiĝo organizata ĉiujare ekde 1959 en iu el la apudbaltmaraj ŝtatoj, laŭvice en Latvio, Litovio kaj Estonio.

Partoprenantoj de BET-26 (1989) en Noreikiŝkes (apud Kaunas) – Litovio
Partoprenantoj de BET-35 (1999) en Liepaja – Latvio
Partoprenantoj de BET-39 (2003) en Tartu – Estonio

Historio redakti

BET okazas ekde 1959. La historion de tradiciaj tendaro-renkontiĝoj en Sovetunio komencis la unua tendaro, havinta la titolon Ĉebalta Studenta Esperanto-tendaro (ĈET), organizita somere 1959 ĉe la latvia ĉefurbo Riga, apud la lago Lielais Baltezers. Ĝia ĉeforganizanto estis studentino Bīruta Kondrate (nun Rozenfelde). La unuan tendaron partoprenis esperantistoj nur el tri sovetigitaj baltmaraj respublikoj – Litovio, Latvio kaj Estonio. En la postaj jaroj al la tendaroj venis ĉiam pli multaj esperantistoj el vasta Sovetunio. La Ĉebaltaj studentaj kaj junularaj tendaroj komence alinomiĝis al Baltia Esperanto-Tendaro, post dekjaro – al Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET).

 
Kantu Esperante! – la kantaro de BET-12 (1970)

El BET-oj evoluis ankaŭ Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj (SEJT-oj). Estas interese, ke SEJT-oj komencis sian vivon en Litovio. En 1967, samtempe kun BET-9, kiu okazis en la ĉefurbo de Litovio, Vilno, aktivula junularo aranĝis la unuan junularan tendaron en Kaltanėnai (tiam en BET-dokumentoj literumita Kaltanenaj, parto de la komunumo Švenčionys), Litovio, kaj ricevis la titolon SEJT-9. BET-oj kaj SEJT-oj estis fundamento de la organizita Esperanto-movado en Sovetunio.

Post la sendependiĝo de la baltiaj landoj BET-oj laŭ sia programo kaj konsisto de partoprenantoj evoluis al veraj internaciaj kongresoj. La renkontiĝon BET-43, kiu okazis de la 14–a ĝis la 22-a de julio 2007, en la nordlitovia urbo Šiauliai, partoprenis 322 esperantistoj el eĉ 18 landoj: Litovio (el 23 urboj), Latvio, Pollando, Finnlando, Estonio, Belorusio, Rusio, Belgio, Germanio, Italio, Aŭstrio, Ĉeĥio, Francio, Nederlando, Portugalio, Slovakio, Ukrainio kaj Svedio.

Listo de BET-oj[1] redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Baze preparita de la eksredaktoro de la revuo Litova Stelo Petras ČELIAUSKAS

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • La historio de la Unua BET kaj 50-jara jubileo, en "Litova Stelo, 5/2009, p. 10-15
  • Historio de BET-oj, p. 49-91, en: Libro por BET-ano, Klajpedo, 9-17 julio 2022, 148, ISBN 978-609-96316-0-8

Eksteraj ligiloj redakti