Tiu ĉi artikolo traktas dancan stilon. Pri muzika stilo ĉaĉao vi povas legi en artikolo Ĉaĉaĉao.


Ĉaĉaa konkurso
Charles-Guillaume Schmit kaj Elena Salikhova, Francio, dum la Aŭstria Ĉampionecoj Vieno, 2012

Ĉaĉao[1]ĉaĉa-danco[2] (hispane cha-cha aŭ ĝuste cha-cha-cha, legu ĉa-ĉa-ĉa) estas tre vigla latinamerika danco eliranta devene el mambo kaj rumbo je 4/4 takto. Rapideco estas ĉirkaŭ 32 taktoj dum minuto. La baza movo kaj ankaŭ plimulto de simplaj figuroj estas la samaj por ambaŭ kunuloj (spegule).

La baza movo en unu takto konsistas el tri malrapidaj paŝoj kaj du rapidaj.

Historio redakti

La vorto cha-cha estiĝis en Haitio laŭ sono de sonorileto, sur kiu oni ludis dum tradiciaj dancoj.

Melodio de ĉaĉao evoluis precipe el mambo. Fine de la 1940-aj jaroj la mambo estis tre populara en Usono, sed pretendema pro sia rapideco. Tial oni komencis ludi pli malrapide kaj estiĝis ĉaĉa-danco.

En la jaro 1951 la muzikisto Enrique Jorrín prezentis tiun ĉi malrapidigitan ritmon sub hodiaŭa nomo sur Kubo. En 1953 liaj melodioj La Engañadora kaj Silver Star fariĝis furor-muzikaĵoj.

Notoj redakti

  1. Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch (Granda Vortaro Esperanto-Germana) de Erich-Dieter Krause. Hamburg: Buske 1999.
  2. Granda Vortaro Ĉina-Esperanta de Wang Chongfang. Ĉina Esperanto-Eldonejo 2007.