Ĉada Lago

lago en Afriko
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri lago en Afriko. Por informoj pri lago en Antarkto, vidu la artikolon Lago Ĉado (Antarkto).

Ĉada Lago situas en centra Afriko kaj etendiĝas nun en kelkaj okcidentafrikaj landoj (Niĝerio, Ĉado, Kameruno, Niĝero). Ĝi ne havas elfluaĵon kaj perdas akvon nur per vaporiĝo.

Ĉada Lago
endorheic lake [+]

LandojNiĝerio, Ĉado, Kameruno, Niĝero

Alfluantoj
- alfluantojKomadugu Yobe, Ŝari
Defluantoj
- defluantosen-deflua

Supermara alteco100 m [+]
Koordinatoj13° 0′ 0″ N, 14° 0′ 0″ O (mapo)1314Koordinatoj: 13° 0′ 0″ N, 14° 0′ 0″ O (mapo)

Maksimuma profundo7 m
Averaĝa profundo2 m
Areo1 540 km² (154 000 ha) [+]

Ĉada Lago (Ĉado)
Ĉada Lago (Ĉado)
DEC
Map
Ĉada Lago

Vikimedia Komunejo:  Lake Chad [+]

perdas ĉiujare surfacon
vdr

13° 5′ 0″ N 14° 30′ 0″ O / 13.08333 °N, 14.50000 °O / 13.08333; 14.50000 (mapo)

La lago kiu estas akvofonto por almenaŭ 30 milionoj da homoj, ekde la 90-aj jaroj ŝrumpis je 90% pro klimata ŝanĝo, akcelita de neplanitaj irigaciaj sistemoj[1]. Tiu ĉi lago, havis antaŭ ĉirkaŭ 6000 jaroj surfacon de 300.000 km² kaj apartenis al la dek plej grandaj lagoj eĉ en la 1970-aj jaroj.

Rifuĝintoj redakti

Ekzistas grandegaj rifuĝejoj en la regiono, gastigantaj centmilojn da homoj delokigitaj de siaj hejmoj, nekapablaj trovi sufiĉe da manĝaĵoj kaj akvo por postvivi. Aldone al la tutmonda plivarmiĝo ekzistas eksploda kresko de la loĝantaro, kio metas plian premon sur la malmultaj resurcoj. Plej multaj homoj estis tie pro la pliiĝo de batalema agado en la areo fare de Boko Haram, ribela grupo laboranta el Niĝerio, kiu klopodas krei novan ŝtaton kaj ofte uzas perfortajn kaj terurajn agojn[1].

 
La lago pozicias en la nordokcidento de Centra Afriko

Ĉada baseno redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉada baseno.

Ĉada baseno, ankaŭ Ĉadlaga baseno, estas la nomo de la la malalte situanta centro en Centra kaj Okcidenta Afriko. Ĝi apartenas al la plej grandaj senelfluaj basenoj de la mondo. La baseno konsistas el diversaj naturejoj de tre malsamaj pejzaĝ- kaj vegetaĵar-tipoj. Ĉirkaŭ la duono (la nordo) konsistas el dezertoj Ténéré, kaj la granda sablodezerto de Bilma (Erg du Bilma) kaj la Erg du Djourab. La meza parto de la baseno la dezerto transiras al duonaridaj vegetaĵaraj zonoj de la Sahela Zono kun tipaj dornarbustaj kaj sekarbustaj savanoj apud la riveroj Ŝario, Logoneo kaj Komadugu Yobe. Tie etendiĝas la grandaj internacie gravaj inundaj savanoj. Laŭlonge de la riveroj kreskas galeriaj arbaroj kaj en la suda parto de la baseno troviĝas ankaŭ la humidaj savanoj de la Sudano kun ĝiaj tipaj sekarbaroj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (en) Reza Pakravan, The brutal butterfly effect of global warming, Blogo de Reza Pakravan, irandevena angla esplorvojaĝanto.