Ĉahbaharo

urbo en Irano

Ĉahbaharo[1] (persalingve چابهار, laŭ baluĉa lingvo چھبار‎,) estas marhavena urbo kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto Ĉahbaharo en la Provinco Sistano kaj Baluĉistano, Irano. Ĝi estas la plej suda urbego de Irano kaj libera haveno (libera komerca zono) laŭ la marbordo de la Golfo de Omano fondita en 1992. La loknomo signifas: 4 printempoj (komprenu:tutjare estas printempo).

Ĉahbaharo · چابهار
Chabahar Beach 1.jpg
Administrado
Lando Flago-de-Irano.svg Irano
Provinco Sistano kaj Baluĉistano
Telefonkodo 0545
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 106 739  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 25° 18′ N, 60° 39′ O (mapo)25.29194444444460.643055555556Koordinatoj: 25° 18′ N, 60° 39′ O (mapo) [+]
Alto 18 m [+]
Horzono UTC+03:30
Situo de Ĉahbaharo · چابهار

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Chabahar [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Maŭzoleo

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Ĉahbaharo situas laŭ la marbordo de Makran.

HistorioRedakti

Ekzistis fiŝkaptista vilaĝo kaj iama haveno nomita Ti en la najbareco de la nuna Ĉahbaharo jam antaŭ Kristo 2500. Dum konkeroj de Aleksandro la Granda la loknomo ŝaĝiĝis al Tiz, poste denove Ti. Tiu aktiva komerca haveno estis detruita fare de la mongoloj. La portugaloj havis la unuan kolonion en tiu parto ĝis 1621, poste britoj kaj denove portugaloj alvenis. La moderna urba vivo komenciĝis ĉirkaŭ 1970, kiam ĝi estis deklaritaj municipo kaj granda haveno. Moderna mararmea kaj aviadila bazo estis establita.

 
Poŝto

EkonomioRedakti

Pro la strategia loko Ĉahbaharo estas en fokuso de la irana evoluo. La ekonomiaj sektoroj estas fiŝindustrio kaj komercado. Estas plano fari olean kaj gasan dukton al Pakistano/Afganistano.

TrafikoRedakti

Ĉahbaharo estis konektita al sola ĉefvojo al la tutlanda vojreto. Tamen tiu vojo havas branĉon al Pakistano. La urbego havas ankaŭ internacian flughavenon. Ekde 2010 oni konstruas fervojan linion al Pakistano, poste Afganistano.

KlimatoRedakti

Ĉahbaharo situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La okcidentaj ventoj vintre kaŭzas pluvojn kaj malofte ankaŭ la musono. Jare pluvas po 116,5 mm. Inter aprilo-novembro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo estas 26,7 °C, inter aprilo-oktobro ofte estas pli, ol 40 °C.

 
Granda moskeo
 
Moskeo

VidindaĵojRedakti

FontojRedakti

  • interalie WikiTrans

ReferencojRedakti

  1. D-rino Ludmila Jiroušková: Poŝatlaso de la mondo 1971

Eksteraj ligilojRedakti

 
La haveno dumnokte