Por etno, vidu la paĝon Ĉamoj (etno).

La ĉamo (Rupicapra rupicapra) indiĝene vivas en la altaj montaroj (700–3500 m) de centra kaj sudorienta Eŭropo; en 1907 oni enkondukis ĉamojn sur la suda insulo de Novzelando, kie ili prosperis ... kaj multe detruas la indiĝenan vegetaĵon. La ĉamo havas sur la kapo flavblankan markon, desegnaĵon. Ĝiaj hufoj estas duraj (malmolaj), larĝaj. La beston karakterizas la hokoforma kornofinaĵo. Ambaŭ seksoj (femaloj kaj maskloj) portas kornon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉamo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Genro: Rupicapra
Rupicapra rupicapra
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
maks. aĝo 20 jaroj
graveda tempodaŭro 190 tagoj
nombro de idoj 1-2
naskomonato majo
seksmatureco en la 3-a jaro

En la mezepoko kaj renesanco oni uzis la kornon de ĉamo kiel okarin-simila muzikinstrumento.

La delikata ledo de tiu palearktisa besto nomiĝas ŝamo.

La specioj de ĉamo redakti

  • Norda ĉamo
  • Suda ĉamo

La subspecioj de Norda ĉamo redakti

  • Alpa ĉamo
  • Anatolia (Turka) ĉamo
  • Balkana ĉamo
  • Karpata ĉamo
  • Kartuzia ĉamo
  • Kaŭkaza ĉamo
  • Tatra ĉamo

La subspecioj de Suda ĉamo redakti

  • Apenina ĉamo
  • Kantabra ĉamo
  • Pirenea ĉamo

Vidu ankaŭ redakti