Ĉandragupto la 2-a

Ĉandragupto la 2-a (r. ĉ. 380 – ĉ. 415), konata ankaŭ laŭ sia titolo Vikramadiĝa, estis unu el la plej povaj imperiestroj de la Gupta Imperio en norda Hindio.

Ĉandragupto la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 400 (0400-01-01)
Morto 30-an de novembro 499 (0499-11-30) (99-jaraĝa)
Religio hinduismo vd
Ŝtataneco Gupta imperio vd
Familio
Patro Samudragupto vd
Gefratoj Ramagupta vd
Edz(in)o Dhruvadevi vd
Infanoj Kumaragupto la 1-a • Prabhavatigupta • Govindagupta vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉandragupto pluigis la ekspansionisman politikon de sia patro Samudragupta: historia pruvaro sugestas, ke li venkis super la Okcidentaj Satrapoj, kaj etendis la dominadon de la Gupta Imperio el la rivero Induso en okcidento ĝis la Bengala regiono oriente, kaj el la montetoj de Himalajo norde al la rivero Narmada sude. Lia filino Prabhavatigupta estis reĝino de la suda regno Vakataka, kaj li eble havis influon en la Vakataka teritorio dum ŝia regenteco.

La Gupta imperio atingis sian pinton dum la regado de Ĉandragupto. La ĉina vojaĝanto Faksian, kiu vizitis Hindion dum lia regado, sugestas, ke li regis super paca kaj prospera regno. La legenda figuro de Vikramadiĝa estis probable bazita sur Ĉandragupto la 2-a (inter aliaj reĝoj), kaj la fama Sanskrita poeto Kalidasa eble estis lia kortega poeto.

Vidu ankaŭ redakti