Ĉanfro estas tranĉo aŭ malgrandigo farita al lateroeĝo de solido. Tiaj ĉanfroj estas farataj al eksteraj bordoj, por ekzemplo en la pintoj de akso; aŭ en internaj eĝoj, kiel ĉe enirejoj de truoj. Ili estas utilaj por malgrandigi la akrajn angulojn ekzemple de konstruaĵoj aŭ mebloj.

ĉanfrita tabulo
ĉanfro ĉe la fasado de la luksa ĉiovendejo Saks Fifth Avenue en Manhatano, Novjorko

Laŭ Francisko Azorín Ĉanfro estas Faco rezultanta, kiam oni detranĉas angulon de konstruaĵo, de prismo, de io ajn.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina camus froenum. Li aldonas teknikan terminon ĉanfri (do fari ĉanfron).[2]

Sume, ĉanfroj ne nur uzatas en prilaboro de randoj de strukturo el ligno, ŝtono, metalo, vitrospegulo en ĉarpentado, ŝtontajlado, metalurgio aŭ la laboro de vitristo, sed ankaŭ en arkitekturo uzas similajn malakrigojn de akutaj anguloj kiel estetika elemento kiel ekzemple montras la apuda bildo de la fasado de la luksa ĉiovendejo Saks Fifth Avenue en Manhatano, Novjorko.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 49.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti