Ĉangŝa

Ĉangŝa (ĉine 长沙市, en tradicia skribo 長沙市, pinjine Chángshā shì) estas milionurbo, universitata urbo kaj ĉefurbo de Hunano.

Ĉangŝa
Administrado
Poŝtkodo 410000–410999 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 047 914  (2020) [+]
Loĝdenso 850 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 12′ N, 112° 58′ O (mapo)28.19874112.97087Koordinatoj: 28° 12′ N, 112° 58′ O (mapo) [+]
Alto 63 m [+]
Areo 11815,96 km² (1 181 596 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Ĉangŝa

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Changsha [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Vista de Changsha
פוטומונטז' של צ'אנגשה
Changsha montage.png

GeografioRedakti

Ĉangŝa situas sur ebenaĵo laŭ la rivero Ksiang, riverido de la Jangzio.

HistorioRedakti

Dum la unua jarmilo a.K. la tiama Ĉangŝa estis centro de regno nomata "Ĉu". En 202 a.K. ĝi jam estis fortigita grandurbo. Dum la Han-dinastio ĝi ankaŭ estis la ĉefurbo de regno. Inter 750 kaj 1100 ĝi iĝis grava komerca urbo, la populacio de la areo pliiĝis dekoble. Dum la Tajpinga ribelo la urbo estis sieĝita fare de la ribelantoj (en 1854) sed neniam falis. Ĉangŝa estis malfermita al internacia komerco ekde 1904. En 1918 la fervojo ekfunkciis, kiu portis prosperon. En 1938 incendio okazis. La japanoj longe atakis la urbon dum kvar bataloj, kiun ili akiris nur en 1944.

KlimatoRedakti

Ĉangŝa havas subtropikan klimaton, jare pluvas po 1422 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter marto-aŭgusto. Inter junio-septembro la temperaturo estas ĉirkaŭe 30 ° C, vintre foje frostas.

TrafikoRedakti

Ĉangŝa havas internacian flughavenon kaj riveran havenon. La fervoja kaj aŭtovoja kontaktoj estas bonaj. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

EkonomioRedakti

Ĉangŝa estas centro de rizo-muelado. Oni okupiĝas ankaŭ pri nafto, maŝinoj, aluminio, cemento, nutraĵoj kaj teksaĵoj.

VidindaĵojRedakti

ĜemelurbojRedakti

 
Muzeo de Ĉangŝa