ĈannapatnaChannapatna estas urbo situanta en la distrikto Ramanagara de la subŝtato Karnatako, en Barato, 60 km sudokcidente de Bengaluro, ĉe la ŝtata aŭtoŝoseo Bengaluro-Misore. Tiu urbo estas fama pro siaj lignaj ludiloj kaj lakaĵoj. En la indiĝena lingvo (Kannada lingvo), Ĉannapatna estas nomata ankaŭ "goMbegaLa ooru" kio signifas urbo de ludiloj. Tiuj ludiloj estas fabrikitaj laŭ tradiciaj kaj laŭ modernaj malgrandskalaj industrioj. Manfabrikado kaj tordigo de silko, rizo, la mileo ragi kaj la kokoso estas la ĉefaj produktoj de la zono de Ĉannapatna taluk. La templo de Sinjoro Aprameja Sŭami estas proksima. La urbo havas 71,912 loĝantojn.

Lignaj ludiloj en Ĉannapatna.