Japana teceremonio

(Alidirektita el Ĉanojo)

Japana teceremonioĉanojo (en la japana: chanoyu (茶の湯), sadōchadō (茶道)) estas unu el la plej gravaj japanaj ceremonioj. Teceremonion influis zeno, ĝi estas tradicia rito dum kiu la verda pulvora teo (matcha), estas ceremonie preparita per sperta praktikanto kaj servita al gastareto en trankvila etoso.

Teo estas sankta en zeno kaj ŝintoismo. Ĝi aperis en la 16-a jarcento.

Chanoyu (茶の湯, litere «varmega akvo por la teo») estas la rito mem, kvankam sadōchadō (茶道, «la vojo de la teo») reprezentas la studon de la tedoktrino. Pli precize, la vorto chaji (茶事) rilatas al kompleta teceremonio kun manĝeto (kaiseki), usucha (薄茶, «maldika teo») kaj koicha (濃茶, «dika teo»), kiu daŭras proksimume kvar horojn. Chakai (茶会, «renkonto apud teo») ne inkludas la manĝeton kaiseki.

Citaĵo
 La rito ofertas grandan konsolon. Vi ja devas fari nenion, esti neniu, ne okupi rolon. La rito estas nur tie, ne gravas kiu vi estas. En la teĉambro oni povas postlasi la eksteran mondon kaj ĉiu homo estas egalaj, sendepende de sia funkcio. Tiel vi alportas harmonion en la teĉambro. 

[1]

Teceremonio kaj Ikebano redakti

Chabana (茶花, «te-floroj») estas tre simpla flor-dispono dum la ceremonio. Ŝabana venas el la ardo de Ikebano, alia tradicia Japana flor-dispono, kiu fontas en ŝintoismo kaj budhismo.

Ŝabana evoluis el antaŭa formo de ikebano, kiu estis farita kun te-majstro. Ŝabana nuna stilo estas norma stilo de flor-aranĝo por teceremonio.

En la plej simpla formo, ŝabana aranĝo estas simpla kunmeto de sezona floro en ujo.

Formoj de ceremonio redakti

 
Virino praktikanta ceremion iel Ryu-rei. De maldesktre al dekstre: la ruĝa ujo de malvarma akvo (la kovrilo troviĝas sur la tana), teskurĝilo, teujo, kama el fero (poto) kaj kulerego (surpote). La praktikantino portas natsume-n.

Chabako demae redakti

Chabako demae (茶箱点前) estas nomita tiel, ĉar la iloj estas prenitaj el speciala skatolo nomata (chabako, signifanta teskatolon) kaj poste reordigitaj en ĝin.

Hakobi demae redakti

Hakobi demae (運び点前)) estas ligita al ryū-rei (vidu poste), sed oni praktikas tiun en seiza-pozicio. Ĝia nomo devenas de la fakto, ke la necesaj ilojbovlo, natsume, malvarmakvujo, ktp. — estas portitaj (運ぶ hakobu) en kaj el la teĉambro.

Obon temae redakti

Dum obon temae (お盆点前), la gastiganto metas teujon, skurĝilon, te-elĉerpilon, chakin kaj natsume sur specialan pleton kaj kovras ilin per fukusa. Maldika teo estas preparita sur la pleto dum la gastoj sidas surplanke en seiza-pozicio.

Ryū-rei redakti

En ryū-rei (立礼, «vertikala arko») teo estas preparata sur speciala tablo. La gastigantoj sidas antaŭ propra tablo. La nomo venas el praktiko fariĝi la unua kaj lasta gastiganto antaŭ la pordo de teejo. Dum ryū rei ĉeestas helpanto, kiu sidas malantaŭ la gastiganto kaj movas la ilojn kiam ili estas bezonataj. La helpanto ankaŭ servas teon kaj kunparolas kun la gastoj.

Iloj redakti

Kama redakti

Kama (釜) aŭ chagama (茶釜) estas fera poto por varmegigi akvon dum japana teceremonio. Ili ofte estas rondaj kun du ringoj ĉiuflankaj por porti ĝin kaj pendigi super tradician enan fajron.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. (nl) Studio Wa brengt Japanse harmonie tot op bedrijf, Made in, la 25-an de novembro 2021

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • esperante: Radio 3ZZZ: elsendo de la 14-a de decembro 2015: Intervjuo de HUĜIMOTO Hiroko, majstro de teceremonio (16:40-27:50).