Ĉanto (el franca chanter, el latina cantare) estas formo de kantado uzata por psalmoj kaj kantikoj:[1] kiaj ekzemple gregoria ĉanto, armena ĉanto, anglikana ĉanto ktp. Ĝi estas la ritma parolado aŭ kantado de vortojsonoj, ofte ĉefe je unu aŭ du ĉefaj tonaltoj nomataj psalmtonoj. Ĉantoj povas gami el simpla melodio enhavanta limigitan serion de muziknotoj al tre kompleksaj muzikaj strukturoj, often enhavantaj grandan kvanton de ripetado da muzikaj subfrazoj, kiaj ĉe Grandaj Responsorioj kaj Ofertorioj de Gregoria ĉanto. Ĉanto povas esti konsiderata parolo, muziko aŭ altigita aŭ stiligita formo de parolado. En la fina Mezepoko kelkaj religiaj ĉantoj evoluis ĝis kanto (formante unu el la radikoj de pli malfrua Okcidenta Muziko).[2]

Referencoj redakti

  1. PIV [1] Alirita la 9an de Majo 2016.
  2. Stolba, K. Marie (1994). The Development of Western Music: A History, 2a Eld. WCB, Iowa.

Eksteraj ligiloj redakti