Ĉarniro

mekanika elemento

Ĉarniro estas metala artiko, kunaĵo de du pecoj moveblaj ĉirkaŭ komuna akso. Ekzistas multaj diversaj ĉarniroj, ekzemple ĉe pordoj kaj fenestroj.

Ĉarniro

Laŭ Francisko Azorín Ĉarniro estas Artiko konsistanta el metalaj platetoj turniĝantaj ĉirkaŭ komuna akso uzata por kunigi ĉiu pordofolio [tiel: sen akuz.] kun ĝia kadro.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina cardo, cardinis (pord-pivoto). Li aldonas teknikajn terminojn por cimatitipoj, nome dorika cimatio, jonika cimatio kaj lesbia cimatio.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 49.
  2. Azorín, samloke.