Ĉarsada
Ĉarsada, urdue چارسده estas universitata urbego en Pakistano, en provinco Ĥajber-Paŝtulando, kie Ĉarsada estas sidejoj de la samnomaj kantono kaj distrikto.
Ĉarsada | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 105 414 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 9′ N, 71° 44′ O (mapo)34.14527777777871.730833333333Koordinatoj: 34° 9′ N, 71° 44′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 300 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Charsadda [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- loĝantaro: 114 565 (2017, [1])
- horzono: UTC+ 5
- poŝtkodo:
- telefonkodo:
- Supermara alteco: 300 m
- Areo:
Geografio redakti
Ĉarsada situas ĉe kunfluantoj de 2 riveroj en norda parto de la lando [2]. La provinca ĉefurbo Peŝavaro troviĝas 25, Mardan 29, Noŝera 30, ĉefurbo Islamabado 132, Ravalpindio 135, Fajsalabado 331, Lahoro 378, Multano 441, iama ĉefurbo Karaĉio 1130 kilometrojn (aere) [3].
Historio redakti
La plej fruaj arkeologiaj trovaĵoj ĉe Ĉarsada estas datitaj al ĉirkaŭ 1400 antaŭ Kristo. La patro de sanskrita gramatiko, Paninio vivis en tiu areo kaj proksimume en la 4-a jarcento antaŭ Kristo. Ĉarsada estis la ĉefurbo de Gandaro de la 6-a jarcento antaŭ Kristo ĝis la dua jarcento post Kristo. Multaj invadantoj regis en tiu regiono dum la historio (persoj, Aleksandro la Granda, turkoj, britoj).
Atakoj redakti
En 2007 suicida atako okazis kontraŭ pakistana ministro, estis 28 mortintoj kaj ĉirkaŭ 50 vunditoj. En la sama jaro alia atako okazis en moskeo, en kiu almenaŭ 50 homoj perdis sian vivon. En 2008 okazis alia atako kun almenaŭ 14 mortintoj 24 vunditoj. En 2011 grava terorisma ago okazis, 70 homoj mortis, aliaj 80 vundiĝis. Oni establis universitaton en 2012, post 4 jaroj ĝi estis atakita per pafiloj kaj bomboj, mortigantaj 21 homojn kaj 17 homoj vundiĝis. Oni supozas, ke la atakantoj mortis en la batalo.
Ekonomio redakti
En ĉirkaŭaĵo de Ĉarsada oni produktas agrikulturaĵojn helpe de irigacioj. Ono produktas tabakojn, tritikojn, maizojn, legomojn, fruktojn.
Loĝantaro redakti
1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
45 555 | 62 530 | 87 218 | 114 565 |
La loĝantaro de la urbo pliiĝis je pli ol du inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 1.4%, multe malpli, ol la tutlanda mezumo 2.4%).
Trafiko redakti
Al Ĉarsada kuras nur 3 lokaj vojoj, sed preteriras la tre grava ŝoseo inter Peŝavaro-Lahoro. Estas ankaŭ pontoj tra la riveroj. La iama fervojo jam estas forlasita. La plej proksima (internacia) flughaveno funkcias en Peŝavaro.
Klimato redakti
Ĉarsada situas en duonarida klimato (BSh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun tre varmaj someroj kaj mildaj vintroj. En Ĉarsada jare pluvas ĉirkaŭ 400 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj. Tiun ne influas la musono. La averaĝa jara temperaturo estas 16 °C.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans