Ĉathama tufkormorano

La Ĉathama tufkormorano (Phalacrocorax onslowi), konata ankaŭ kiel Ĉathama kormorano, estas birdospecio de la familio de Falakrokorakedojkormoranoj. Ĝi estas endemia de Novzelando. Temas pri malpliiĝanta birdospecio. La populacio estas ĉirkaŭkalkulata je malpli de la limo de 1,000 paroj kiuj reproduktiĝas sur la Ĉathama insularo oriente de Nov-Zelando kun fakte ĉirkaŭ nur 540 individuoj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉathama tufkormorano
Ĉathama tufkormorano
Ĉathama tufkormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. onslowi
Phalacrocorax onslowi
(Forbes, 1893)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties natura habitato estas malferma maro kaj rokaj bordoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo, kaj konsiderata draste endanĝerita specio fare de la IUCN.

Temas pri kormorano 63 cm longa kun pezo de 1,790 al 2,525 g. Estas iomete da seksa dimorfismo, ĉar maskloj estas pli grandaj kaj pli nigraj ol inoj.

La nesto estas konstruita el bastonetoj, algoj kaj herboj kunigitaj per fekaĵoj. La ino demetas 3 ovojn. Junuloj iomete disiĝas.

Ili manĝas fiŝojn per plonĝado.

Referencoj redakti

  1. BirdLife International

Literaturo redakti

  • BirdLife International 2005. Phalacrocorax onslowi[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.
  • Nelson, J. Bryan, Pelicans, cormorants and their relatives : Pelecanidae, Sulidae, Phalacrocoracidae, Anhingidae, Fregatidae, Phaethontidae, vol. 17, New York, Oxford University Press, kol «Bird families of the world», 2006, 661 p. (ISBN 978-0-19-857727-0) (OCLC 52696422)
  • Josep del Hoyo, Andrew Elliot, Jordi Sargatal: Handbook of the birds of the world- Volume 1, Ostrich to Ducks. - Lynx Edicions, Barcelona, 1992. ISBN 84-87334-10-5
  • P. J. Higgins (Hrsg): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3

Eksteraj ligiloj redakti