Ĉeĉena lingvo

(Alidirektita el Ĉeĉena)

La ĉeĉena lingvo (ĉeĉene Нохчийн мотт) apartenas al la orient-kaŭkazajnaĥ-dagestanaj lingvoj.

Ĉeĉena lingvo
lingvo • moderna lingvo
Naĥ-dagestana grupo
Parolantoj 1 393 900
Skribo cirila alfabeto, latina alfabeto, Chechen writing
Oficiala statuso
Reguligita de Akademio de Sciencoj de Respubliko Ĉeĉenio
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ce
  ISO 639-3 che
  Glottolog chec1245
Angla nomo Chechen
Franca nomo tchétchène
vdr

La ĉeĉena lingvo estas parolata en Ĉeĉenio kaj en la Ĥasavjurta distrikto de Dagestano. Laŭ la censo 2002, la nombro de parolantoj de la ĉeĉena en Rusio estis 1360 mil homoj.

Skribsistemo redakti

La unua skribsistemo uzata por la ĉeĉena lingvo estis la kartvela. Kun veno de la islamo aperis ankaŭ la araba. En la soveta tempo la ĉeĉenoj ekuzas la rusan alfabeton

En 1992 Parlamento de Ĉeĉena Respubliko oficiale legitimis novan ĉeĉenan alfabeton surbaze de la latina alfabeto, kiu ne estis akceptita de la popolo. Post la fino de la reĝimo de Aslan Masĥadov la latina forma de la ĉeĉena ne plu estas uzata. La cirila ĉeĉena alfabeto:

А а Аь аь Б б В в Г г ГӀ гӀ Д д Е е Ё ё Ж ж
З з И и Й й К к Кх кх Къ къ КӀ кӀ Л л М м Н н
О о Оь оь П п ПӀ пӀ Р р С с Т т ТӀ тӀ У у Уь уь
Ф ф Х х Хь хь ХӀ хӀ Ц ц ЦӀ цӀ Ч ч ЧӀ чӀ Ш ш Щ щ
Ъ ъ Ы ы Ь ь Э э Ю ю Юь юь Я я Яь яь Ӏ

Dialektoj redakti

Ĉefaj dialektoj: la ebena, kiu estis la bazo por la literatura lingvo, akkina, ĉeberloja, melĥina, itumalina, galaĉoĵa, kistina.

Vidu ankaŭ redakti