Ĉeĉena konflikto

(Alidirektita el Ĉeĉena-rusa konflikto)

La ĉeĉena-rusia konflikto (ruse Чеченский конфликт, Ĉeĉenskij konflikt) estas la ekde jarcentoj aktiva konflikto, ofte armita, inter la registaroj de la Rusia Imperio, de Sovetunio kaj nun la Rusia Federacio unuflanke kaj diversaj naciistaj kaj islamismaj fortoj en Ĉeĉenio aliflanke. Formalaj malamikecoj dokumentiĝis ekde la jaro 1785, kvankam elementoj de la konflikto povas esti spurataj en pli fruaj tempoj.[1][2]

La Rusia Imperio komence havis malmultan intereson en la Norda Kaŭkazo mem, krom havi liberan komunikadan vojon al la aliancano Kartvelio kaj al la malamikoj regnoj Persio kaj la Otomana Imperio. Tamen kreskantaj streĉiĝoj pro la rusaj agadoj en la regiono rezultis en ribelo de ĉeĉenoj kontraŭ la rusa ĉeesto en 1785, sekvita per pliaj kolizioj kaj la ekapero de la Kaŭkaza Milito en 1817. Rusio nur sukcesis pri subpremado de la ĉeĉenaj ribeluloj en 1864.

Dum la Rusa Enlanda Milito, ĉeĉenoj kaj aliaj kaŭkazaj popoloj vivis en sendependeco dum kelkaj jaroj antaŭ ol ili estis "sovetuniigitaj" en 1921. Dum la Dua Mondmilito, parto de la ĉeĉenoj vidis la invadon de Nazia Germanio kiel ŝanco por memstariĝo kaj ribelo kontraŭ la sovetunia reĝimo. Responde, ili estis amase deportitaj al Centra Azio, kie ili estis devigitaj resti ĝis 1957.

La plej lastatempa konflikto inter ĉeĉenoj kaj la registaro de Rusio okazis en la 1990-aj jaroj. Kiam Sovetunio diseriĝis, la ĉeĉenaj separatistoj deklaris sendependecon de la regiono en 1991. Fine de 1994 la Unua Ĉeĉenia Milito eksplodis kaj post du jaroj de lukto, la rusiaj fortoj retiriĝis el la regiono. En 1999, la batalado rekomencis kaj ĝia plej akra etapo finiĝis la sekvan jaron, kiam la rusia armeo establis kontrolon super Ĉeĉenio. Poste la ĉeĉenaj taĉmentoj, lojalaj al la rusia registaro kaj la novelektitaj prezidantoj de Ĉeĉenio (Aĥmad Kadirov, poste lia filo Ramzan Kadirov) memstare ekstermis aŭ subigis plejparton de la gerilanoj, kies restoj fuĝis al apudaj respublikoj (ĉefe al Dagestano kaj Inguŝio) por tie daurigi ĝihadon.

Referencoj redakti

  1. artikolo "kronologio pri ĉeĉenoj en Rusio" Arkivigite je 2013-12-20 per la retarkivo Wayback Machine en retejo de la Universitato de Marilando, vidita la 12-an de julio 2013 (angle)
  2. artikolo "Ĉeĉenio" Arkivigite je 2016-09-02 per la retarkivo Wayback Machine en retejo de la Universitato de Suda Kalifornio, vidita la 12-an de julio 2013, same angle. Citaĵo (en traduko al Esperanto): "Rusa armea implikiĝo en Kaŭkazio komenciĝis frue en la 18-a jarcento kaj en 1785-1791 okazis la unua grava ribelo en Ĉeĉenio kontraŭ la imperia regado."