Ĉeĥoslovakio en la Somera Olimpiko 1952

sporta delegacio

La ĉeĥoslovakia teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1952 en Helsinko havis 99 sportistojn. Ili partoprenis en 11 fakoj. Flagtenanto de la ĉeĥoslovakia teamo estis Vít Matlocha. La sportistoj atingis 7 orajn, 3 arĝentajn kaj 3 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 6-an rangon.

Ĉeĥoslovakio en la Somera Olimpiko 1952
Somera Olimpiko 1952 en Helsinko
Flagtenanto:  Vít Matlocha
Sportistoj 99 en 11 fakoj
Medaloj
rango: 6
Oro
7
Arĝento
3
Bronzo
3
Sume
13
vdr
grupo de ĉeĥoslovakaj atletoj en la olimpiko
la legenda Emil Zátopek gvidas 5000-m kuron
olimpika emblemo
olimpika emblemo