Ĉefaj Mondaj Maratonoj

La Ĉefaj Mondaj Maratonoj (angle Abbott World Marathon Majors, origine konata kiel World Marathon Majors (mallongigita WMMĈMM respektive)) estas ĉampionec-stila konkurenco por kurantoj de maratono kiu ekis en 2006. Ĝi enhavas ses ĉiujarajn kurkonkurencojn por la urboj Tokio (starte en 2013),[1][2] Berlino, Bostono, Ĉikago, Londono, kaj Novjorko (escepte en 2012), unu duajaran kurkonkurencon, nome la Maratono de la Atletika Monda Ĉampionado, kaj kvarajaran kurkonkurencon, nome la Maratono de la Someraj Olimpikoj.

Ĉefaj Mondaj Maratonoj
emblemo
turniro
Branĉoj Boston-maratono
Ĉikaga maratono
Novjorka maratono
Londona maratono
Berlina maratono
Tokia maratono vd
Fondita en 2006
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
La berlina maratono havas la renomon esti aparte ebena kaj rapida kurejo

Ĉiu serio de ĈMM origine daŭris du kalendarajn jarojn; el kiuj la dua de serio koincidis kun la unua de la venonta. Starte en 2015, ĉiu serio ekas per urba konkurenco kaj finas per la venonta urba konkurenco; Serio IX startis en Februaro 2015 ĉe la Tokia maratono kaj finis tie en Februaro 2016; Serio X startos kaj finos per la Bostona maratono 2016/2017.[3] Ĝi komencis esti sponsorita de medicina entrepreno Abbott en 2015.[4]

Ekinte per Serio X ĉe la 2016 Bostona Maratono oni aldonis rulseĝajn konkurencojn kaj por viroj kaj por virinoj.

Fine de ĉiu serio de ĈMM la venkintaj viro kaj virino ricevas 500,000 usonajn dolarojn, kio faras totalan premion de unu miliono da usonaj dolaroj.[5]

Referencoj redakti

  1. McCracken, Amanda. "World Marathon Majors 2014 Season Kicks Off in Japan". Running Times. [1] Alirita la 10an de Junio 2017.
  2. Belson, Ken. "Tokyo Will Be Added as Sixth Major Marathon". New York Times. [2] Alirita la 10an de Junio 2017.
  3. How It Works. World Marathon Majors. Alrita en 2011-11-07. [3] Arkivigite je 2012-11-05 per la retarkivo Wayback Machine Limigita aliro
  4. "ABBOTT CELEBRATES THE POWER OF HEALTH AND ACHIEVEMENT AS FIRST-EVER TITLE SPONSOR OF WORLD MARATHON MAJORS". World Marathon Majors. [4] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 10an de Novembro 2015.
  5. "ABBOTT CELEBRATES THE POWER OF HEALTH AND ACHIEVEMENT AS FIRST-EVER TITLE SPONSOR OF WORLD MARATHON MAJORS". World Marathon Majors.