Ĉefepiskopa palaco (Veszprém)

Ĉefepiskopa palaco estas impona eklezia konstruaĵo en Veszprém (urbo), en Fortikaĵo de Veszprém.

Ĉefepiskopa palaco en Veszprém

Historio redakti

La baroka nova palaco estis konstruita inter 1765 kaj 1776 fare de Jakab Fellner. Jam pli frue situis en tiu loko gotika episkopa palaco kaj aliaj domoj, kiuj grandparte bruldetruiĝis en 1704. Post jaroj rekonstruo okazis, tamen la palaco estis nur seminario ĝis konstruo de la nova palaco. Malgrandaj restintaj partoj aliĝis al la nova konstruaĵo.

La konstruaĵo redakti

 
La ornama enirejo

La unuetaĝa palaco formas U-formon, antaŭe kolono pri Sankta Triunuo altiĝas. La fasado estas ornamriĉa. Ankaŭ kapelo estas apartenaĵo de la palaco. Interne Johann Cymbal faris multe da freskoj. Estas aparta ĉambrego, kie estas videblaj portretoj de la ĉefepiskopoj de Veszprém. En aliaj ĉambroj estas videblaj valoraj porcelanoj kaj mebloj.

En la palaco trovis lokon ankaŭ biblioteko kun 60 mil volumoj kaj arkivo. La plej frua dokumento venis el 1079. Proksimume 1500 da aliaj dokumentoj venis antaŭ dominado de turkoj.

 
Ĉefepiskopa palaco kun la antaŭa kolono pri Sankta triunuo

La palaco estas vizitebla somere.

Fontoj redakti