Ĉefkatedralo Ĉieliro de Maria (Kalocsa)

Ĉefkatedralo de Ĉieliro de Maria estas baroka katedralo en Hungario, en urbo Kalocsa.

Ĉefkatedralo Ĉieliro de Maria
katedralo • katolika preĝejo [+]
Koordinatoj46° 31′ 48″ N, 18° 58′ 25″ O (mapo)46.5299918.97367Koordinatoj: 46° 31′ 48″ N, 18° 58′ 25″ O (mapo)

Estiĝo1728

Ĉefkatedralo Ĉieliro de Maria (Bács-Kiskun)
Ĉefkatedralo Ĉieliro de Maria (Bács-Kiskun)
DEC
Ĉefkatedralo Ĉieliro de Maria
Ĉefkatedralo Ĉieliro de Maria
Lokigo de Bács-Kiskun en Hungario

Map
Ĉefkatedralo Ĉieliro de Maria
Vikimedia Komunejo:  Kalocsa Cathedral [+]
vdr
Fotoj pri Ĉefkatedralo de Ĉieliro de Maria
Aerfoto pri la ĉefkatedralo kaj palaco en Kalocsa
La ĉefkatedralo en Kalocsa


Historio redakti

Katedralo konstruiĝis jam dum regado de Stefano la 1-a (Hungario) (en la 11-a jarcento). Ĝi estis romanika preĝejo omaĝe al Sankta Paŭlo supozeble kun 3 navoj. Laŭ la restaĵoj la longo estis 40, la larĝo 11 m-ojn. En la 13-a jarcento jam pli nova preĝejo konstruiĝis, kiel ĉefkatedralo. Ĝi estis 67 m-ojn longa kaj 28 m-ojn larĝa kaj detruiĝis pro la tatara invado en 1241. Post jarcento la ĉefkatedralo renoviĝis aŭ rekonstruiĝis, sed poste dum dominado de turkoj ĝi denove ruiniĝis. En la 18-a jarcento pli nova ĉefkatedralo konstruiĝis, plene pretiĝis en 1774. En 1795 pro fulmo incendio faris parte ruina la preĝejon. Ĝi plene renoviĝis, kiel impona ĉefkatedralo en 1912.

  • ekstera longo: 74 m
  • larĝo: 29 m
  • longo de turoj: 71 m

Ekde 1988 la trezorejo estas vizitebla. Sub la ĉefkatedralo kriptoj troviĝas kun tomboj de ĉefepiskopoj, krome István Katona (historiisto) estis entombigita en flanka altaro.

La kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Teksto el la Hungara Vikipedio