Ĉefkomputilo

grandaj komputiloj normale uzataj de firmaoj aŭ registaroj

Ĉefkomputilo (angle mainframe)[1] estas potenca komputilo uzata por grandaj informpritraktaj laboroj. Ili estas ĉefe uzataj de registaraj institucioj kaj grandaj kompanioj por taskoj kiel censo, industriaj kaj konsumaj statistikoj, entreprena rimedplanado kaj financa transakciopretigo. Ĉefkomputiloj estas speciale uzataj kiel serviloj en la Tut-Tera Teksaĵo (angle WWW). Ili estas apartaj de superkomputiloj.

Ĉefkomputilo IBM 704

La esprimo origine rilatis al la grandaj ŝrankoj kiuj enhavis la procesoron kaj ĉefmemoron de fruaj komputiloj.[2][3] Poste la termino estis uzata por distingi tre grandajn komputilojn disde malpli potencaj ("minikomputiloj" aŭ "personaj komputiloj").

Referencoj redakti

  1. IBM preps big iron fiesta. The Register (julio 20, 2005).
  2. Oxford English Dictionary, on -line edition, mainframe, n
  3. Ebbers, Mike; W. O’Brien, B. Ogden. Introduction to the New Mainframe: z/OS Basics (pdf). IBM International Technical Support Organization (2006). Arkivita el la originalo je 2017-07-02. Alirita 2007-06-01.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mainframe computer en la baza angla Vikipedio.