Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Métropole (franca komunumaro).

La ĉeflanda Francio aŭ la "Eŭropa Francio" (france France métropolitainemétropole), estas la tuto de la eŭropaj teritorioj de Francio. Ĝi konsistas el sia kontinenta teritorio kaj siaj proksimaj insuloj en Atlantiko, Manika Markolo kaj Mediteraneo, kiel Korsiko. Tiel, la ĉeflanda Francio distingiĝas de la transmara Francio, tio estas la partoj de la Franca Respubliko situantaj ekster Eŭropo[1].

Ĉeflanda Francio
Ĉeflando
Flago
administraj unuoj de Francio [+]

LandoFrancio
RegionoKontinenta Francio
kaj siaj proksimaj insuloj

ĈefurboParizo
- koordinatoj46° N, 2° O (mapo)462Koordinatoj: 46° N, 2° O (mapo)
Areo543 940 km² (54 394 000 ha) [+]

Loĝantaro64 897 954 [+] (1-a de januaro 2020)
Denseco119,31 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Ĉeflanda Francio (Tero)
Ĉeflanda Francio (Tero)

Ĉeflanda Francio (Francio)
Ĉeflanda Francio (Francio)
DEC
Ĉeflanda Francio
Ĉeflanda Francio

Map
Ĉeflanda Francio
Vikimedia Komunejo:  Metropolitan France [+]
vdr

Geografio redakti

La ĉeflanda Francio etendiĝas sur 547 030 km2 (tuta sumo de la katastraj surfacoj)[2]551 695 km2 (geodezia surfaco laŭ la Nacia Geografia Instituto de Francio (IGN)), tio estas 80 % de la tuta teritorio de la Respubliko. Komence de 2011, ĝia loĝantaro estis 63 136 180 loĝantoj[3], t.e. 95,9 % de la tuto. En la 1-a de marto 2008, la ĉfelanda teritorio enhavis 36 571 el la 36 783 komunumoj de Francio, t.e. 99,42 %.

En eŭropa kaj internacia juro, la termino « Eŭropa teritorio de Francio », estas aparte uzata por montri al la teritorio de Francio en la ŝengena areo.

46° 00′ N 2° 00′ O / 46.000 °N, 2.000 °O / 46.000; 2.000 (mapo)

Kodo redakti

Dum periodo, estis landokodo por la ĉeflanda Francio : (FX) en la internacia normo ISO 3166, sed tiu kodo estis forigita ĉar tiu areo ne estas lando kaj estas parto de Francio kies kodo estas FR[4].

Referencoj redakti

  1. Leksikografiaj kaj etimologiaj difinoj de « métropole » el la Trésor de la langue française informatisé, en la interretejo Centre national de ressources textuelles et lexicales
  2. Ĝenerala direkcio de la impostoj (katastraj servoj)
  3. Insee : Tuta loĝantaro laŭ sekso kaj aĝo ĝis la 1-a de januaro 2011, ĉeflanda Francio
  4. (PDF) Aŭtoritato por ĝisdatigo de ISO 3166 -- ISO 3166-3 INFO-SERVICE No. I-2, Internacia NormOrganizado - la 22-an de novembro 2002.

Vidu ankaŭ redakti