Malfermi la ĉefan menuon

Ĉefpreĝejo Sankta Petro (Hamburgo)

St. Petri (2013)

La ĉefpreĝejo Sankta Petro estas la plej malnova paroĥopreĝejo de Hamburgo. Ĝi nomiĝas laŭ la apostolo Petro kaj apartenas al la kvin ĉefpreĝejoj de Hamburgo. Ĝi troviĝas sur la plej alta loko de la malnova urbocentro. La preĝejturo alta 132 metrojn estas surirebla per pli ol 544 ŝtupoj ĝis alteco da 123 metroj kaj prezentas tra rondfenestroj bonan superrigardon super la centro de Hamburgo. La protestanta paroĥo havas nur malmultcentajn membrojn, proks. tricent personoj laboras en la paroĥo kiel pastroj, muzikistoj ktp., la plimulto honorofice.

HistorioRedakti

MezepokoRedakti

 
Porda anso el 1342

La preĝejo Sankta Petro staras sur la plej alta punkto de sabloaltaĵo, kie troviĝis la unua hamburga kolonio. Unua preĝejo estis ligna kapelo verŝajne el la komenco de la 11-a jarcento, kiu en 1195 estis dokumentata kiel ecclesia forensis (foirpreĝejo). Ĝi estas post la Mariakatedralo malkonstruita en 1805 la dua plej aĝa preĝejo en la malnova urbocentro. Ne estas konata, kiam la lignokonstruaĵo estis anstataŭata per ŝtona. La kreska bonhavo de la hamburgaj burĝoj ebligis ekde la 14-a jarcento la plukonstruadon al brika preĝejo.

Ekde 1310 komenciĝis la elkonstruado al gotika trinava halopreĝejo el kvar naveroj kun ŝtupigita triabsida finaĵo. En 1327 la preĝejo estis konsekrata. La ceremonia metado de la unua fundamentoŝtono por la turo okazis en la jaro 1342, temis komence pri antaŭmetita okcidenta turo sen pintotegmento.[1] Tiun ĉi Hermen van Kampen surmetis inter 1377 kaj 1383 kaj finfaris ĝin per tegaĵo el plumbo. Jam ekde tiu tempo la konstruaĵo travivis kelkajn karakterizajn ŝanĝojn: en 1376 oni starigis ĉe la norda flanko de la turo la Martenkapelon kiel plilongigaĵo de la flanknavo. En la sekvaj jaroj ankaŭ la suda flanko ricevis la kontraŭparton per la Ansgarkapelo, tiel ke la turo ricevis triportalan okcidentan fasadon subdividitan de apogaj pilastroj. En 1418 okazis plilarĝigo per dua suda flanknavo same longa kiel la meza navo. Komence de la 16-a jarcento aliĝis du pluaj kapelaj alkonstruaĵoj.

Ekde 1513 ĝis 1516 oni anstataŭis la malnovan turpinton per nova kuprotegita pinta turtegmento, kiu „pli alten sin etendu en la aeron ol la malnova“ kaj superis la Mariakatedralo staranta en tuja proksimeco.[2][3] Per 445 hamburgaj futoj (127,5 metroj) la turo nun estis la plej alta de la urbo, ĝis kiam en 1518 tiu de la iama ĉefpreĝejo Sankta Nikolao estis finkonstruita kun altoeco da 135 metroj.[4][5][6]

BrulegoRedakti

 
Preĝejo Sankta Petro kiel ĉevalejo dum la okupado de francaj trupoj de Napoleono, 1830)
 
Preĝejo Sankta Petro antaŭ kaj post la brulego

La preĝejo ruiniĝis la 7-an de majo 1842 preskaŭ komplete dum la Hamburga Brulego. Konserviĝis la norda ekstera muro, la flankapsido ĝis alteco da proksimume sep metroj kaj la du malsupraj turetaĝoj. La plej multajn artverkojn, ekzemple la leonkapa anso, oni povis savi. Sep jarojn poste sur sama loko okazis la konsekrado de la novgotika novkonstruaĵo, konstruita laŭ planoj de la arĥitektoj Alexis de Chateauneuf kaj Hermann Peter Fersenfeldt same kiel la turpinto laŭ planoj de Johann Hermann Maack.[7] La novkonstruaĵo egalis al la mezepoka halopreĝejoj kaj forigis nur ties malmulte oportunan subdividon kaj historie kreskintan malordon per nova aranĝo de la interno. La sudaj navoj estis centraligataj kaj kunigitaj per centra pilastro, la ĉefaj pilastroj ja estis rekonstruataj laŭ la malnova formo, tamen kun klare pli malgranda transversa sekcaĵo, tiel ke la tuta preĝejo nun orientiĝis sur la predikejon.[8] Ĉe la preĝejturo alta 132 metrojn kun kuprotegita pintotegmento, pretigita la 7-an de majo 1878,[9] oni uzis krom normalaj ankaŭ glazuritajn brikojn, kiu donas al la granda faco per regula strukturo apartan efekton.[10]

ReferencojRedakti

  1. Ernst Christian Schütt: Chronik Hamburg. 2. aktualisierte Ausgabe, Bertelsmann Lexikon Verlag, Gütersloh/ Munkeno 1997, ISBN 3-577-14443-2, pp. 24.
  2. Ernst Christian Schütt: Chronik Hamburg. p. 79.
  3. Volker Plagemann: Versunkene Kunstgeschichte - Die Kirchen und Künstler des Mittelalters in Hamburg. 1999, pj. 32, 70.
  4. Berends, Heinrich. En: Friedrich Müller: Die Künstler aller Zeiten und Völker oder Leben und Werke der berühmtesten Baumeister, Bildhauer, Maler .... 1-a volumo, Stutgarto 1857, p. 127.
  5. Heinz Stoob: Hamburgs hohe Türme. 1957, S. 15; Plagemann a.a.O. kaj p. 84.
  6. Rainer Postel: Die Reformation in Hamburg 1517–1528. (= Quellen und Forschungen zur Reformationsgeschichte. Band 52). Gütersloh 1986, ISBN 3-579-01680-6, p. 64.
  7. Carl Malsch: Die Hauptkirche St. Petri in Hamburg: Geschichte und Gegenwart. Eldonejo Wittig 1974
  8. Hermann Hipp: Freie und Hansestadt Hamburg. Kunst- Reiseführer. Geschichte, Kultur und Stadtbaukunst an Elbe und Alster. DuMont, Köln 1996, S. 132.
  9. Ernst Christian Schütt: Chronik Hamburg. p. 286.
  10. Hermann Hipp: Zum Backsteinbau des 19. Jahrhunderts. En: Arno Herzig (eldoninto): Das Alte Hamburg (1500–1848). Dietrich Reimer Verlag, Berlino/ Hamburgo 1989, ISBN 3-496-00948-9, p. 229.

LiteraturoRedakti

  • Carl Malsch (eldoninto): Die Hauptkirche St. Petri in Hamburg. Baugeschichte, Kunstwerke, Prediger. Friedrich Wittig Verlag, Hamburgo 1978.
  • Jürgen Suhr: Beschreibung der Sanct Petri-Kirche zu Hamburg und ihres Thurmes. Perthes-Besser & Mauke, 1842. (books.google)

Eksteraj ligilojRedakti