Malfermi la ĉefan menuon

Ĉeftombejo de Gotha

La Ĉeftombejo de Gotha (germane: Hauptfriedhof Gotha, aŭ Friedhof V) estas la plej granda de ses ankoraŭ funkciantaj tombejoj en Gotha. Ĝi situas en la nordoriento de la urbo.

HistorioRedakti

 
Atendohalo kontraue la la kremaciejo
 
La krematorio, uesta flanko
 
Interno de la kolumbario: meze la urno de Bertha von Suttner
 
Interno de la kolumbario, eosta alo

Ankoraŭ antaŭ la malfermo de la malnovaj tombejoj (inter 1874-83; la laste fermita estis la - ne jam videbla - Tombejo IV ĉe Galberg) oni ekaranĝis la ĉeftombejon en 1878 malproksime de la urbocentro ĉe la fino de Langensalzaer-strato. Ĉar ĝi estis la laste konstruita de tiam ankoraŭ funkciantaj aliaj 4 ĝia alia nomo estis Tombejo nr 5. Pro kreskantaj bezonoj de pligrandiĝinta enloĝantaro la tombejo hodiaŭ estas granda je 18,35 hektaroj (pligrandigoj estis en 1908 kaj 1920).

La horizontala projekciaĵo havas preskaŭ rektangulan formon, kies longaj flankoj kondukas laŭlonge de Heutals-strateto kaj Pfullendorfer-strato de nord-nord-oriento al sud-sud-oriento; ties mallongaj flankoj norde limiĝis je Müllers-strateto kaj sude je konstrudeponejo de la Urbaj servoj. Tie ĉi troviĝis iam la ĉefa enirejo. Per ĝi eblis disde la urbo vidi ĝis la kremaciejo tra la portalego de la atendohalo, do "disde la vivo al la morto". Havas la areo tri partojn: dume la nordaj kaj sudaj partoj I+III karakteriziĝas per kvadrataj kaj rektangulaj areo-unitoj dividitaj per rektaj vojetoj, la meza parto estas secesistila parko. Ĝi havas bele volviĝantajn padojn laŭ la modelo de la Ohlsdorf-tombejo en Hamburgo.

En 1908 faritis la unua pligrandigo laŭ la planoj de la surloka kortega ĝardenisto Lichtenecker, kiu intence volis kopii ideojn de la hamburga tombejo. Laŭ planoj de la ĝardeninspektoro Pée iĝis dua pligrandigo en 1920. En la 1920-aj jaroj la tombejo havas tioman kvaliton kaj li nombriĝis inter la plej belaj de tuta Turingio. Pro spacomanko kaj por plifaciligi la tomban kaj gazonan flegadon multaj partoj de la tombejo ŝanĝigis en la 1950-a jaroj, ankaŭ pro la instalo de la soveta honorcenotafo. Tiam estiĝis ankaŭ la ĉirkaŭanta muro kun gisforĝita pordego.[1]

La tombejo konsistas el diversaj apartaj sekcioj, ekz: urbestroj, honoraj civitanoj, falintaj germanaj soldatoj el la du mondmilitoj, soldatoj de la Aliancanoj.

KremaciejoRedakti

En majo 1874 fonditis sub la estrado de la landa konsiliano Wilhelm Ewald el Gotha la Societo kremacia de Gotha kiu batalis por starigo de kremaciejo sur la planata nova tombejo. Ĉe la urba administracio kiel ankaŭ ĉe la liberala duko Ernesto la 2-a tiaj planoj estis bonvenaj. La elkalkulitaj kostoj de 15.000 markoj tamen plejparte per mondonacoj kovritis: de la menciita societo en Gotha, de la partoprenantoj de la unua germana kremacia kongreso (okazinta en 1876 en Dresdeno) kaj de aliaj. Ekzemple anonima civitanino donacis ne malpli ol 6.000 markojn sub la kondiĉo ke pendu en la urna halo memorigtabulo kun la enskribaĵo Elfriedes Segen.[2]

En la printempo de 1878 komenciĝis la konstruo de la kremaciejo planita fare de la urba arkitekto Julius Bertuch en novklasikisma stilo. La teknikaĵojn por la kremaciado elpensis la inĝeniero Karl Heinrich Stier. La gasforno faritis en Dresdeno de la firmao Friedrich Siemens Industrieofenbau.

Tiel en 1878 Gotha havis la unuan kremaciejon en tuta Germanlando, la dua en tuta Eŭropo cetere - post tiu sur la milanda tombejo Cimitero Monumentale.

La kremaciejo estas ĉ. 50 metrojn longa estante kolona konstruaĵo el sabloŝtono. Dekstre kaj maldekstre estas du salonoj: la kapelo funebra respektive la kadavrejo. Centre estas la - ekde 1892 - per vitro tegmentita urna montrejo (centre videblas la urno kun la cindro de Bertha von Suttner), malantaŭe troviĝas la kamentubo. Komenciĝis restaŭradlaboroj en 1994.

Areo kun specialaj tomboŝtonojRedakti

Ĉe la nuligo de la malnovaj kvar tombejoj kelkaj malmultaj tomboŝtonoj savitis kaj starigitis tie ĉi sur la ĉeftombejo. Ili troviĝas dekstre de la ĉefa pado, antau la atendohalo. Jenas la personoj kies tomboŝtonoj trovis tie ĉi novan lokon:

Sur la malantaua vando de la atendohalo troviĝas la tomboŝtono de Andreas Reyher, ĉemure (iam sur la Tombejo I).

Personuloj entombigitajRedakti

La sekvantaj elstaruloj trovis la lastan kvieton tie chi:

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

PiednotojRedakti

  1. Faldfolio de la tombejo administracio.
  2. Stadtvorstand (Hrsg.): Gedenksĉrift zum 50jähr. Bestehen des Krematoriums in Gotha, Gotha 1928, p. 16

LiteraturoRedakti