Ĉefurbo de Japanio

La ĉefurbo de Japanio estas Tokio, sidejo de la registaro kaj loĝejo de la Imperiestro. Tio ĉi, malgraŭ kutime ne estas disputata, ne estas difinita per ajna leĝo. La disputo fakte temas pri kiam Tokio iĝis ĉefurbo. Kelkaj diras ke tio okazis kiam la Prefektlando de Tokio estis starigita en 1868, sed aliaj diras ke kiam la Kastelo de Edo ŝanĝis sian nomon al Kastelo de Tokio dum tiu sama jaro. Historie, ekzistis imperia dekreto kiu translokis la ĉefurbon al Heiankyo de Kioto, kaj ne ekzistas dekreto kiu movis la ĉefurbon al Tokio. Do ekzistas opinioj kiuj asertas ke la translokiĝo al Kioto estas valida kaj tial ĝi ankoraŭ restas la ĉefurbo de Japanio.

Fronto de la japana Dieto, en Tokio.
Imperia Palaco de Kioto, antaŭa loĝejo de la Imperiestro de Japanio ĝis sia translokiĝo al Tokio. Ekzistas opinioj kiu diras ke la dekreto pri la translokiĝo ne estas laŭleĝa, kaj tial Kioto ankoraŭ estus la ĉefurbo de Japanio.

Ĉefurbeco dum la Reformo Mejĝi redakti

Dum la epoko de Edo, Japanio havis tri ĉefurbon (Japane: miyako "京" ) Edo estis la ĉefurbo de la Tokugawa-a ŝoguna reĝimo, Kioto estis la loĝejo de la Japana Imperiestro kaj Osako estis la neoficiala ĉefurbo de la komercantoj.

Argumentoj poraj al Tokio kiel ĉefurbo redakti

Sidejo de la Dieto redakti

Post la Dua Mondmilito, la nova japana konstitucio transdonis la regadon de la lando el la Imperiestro al la popolo, reprezentita per la Dieto de Japanio. Tio ĉi estas la plej forta bazo por rekoni al Tokio kiel la unusola ĉefurbo de la lando. Krome Tokio ankaŭ estas la sidejo de aliaj ŝtataj institucioj.

La "areo de la ĉefurbo" en la japana leĝaro redakti

Ĉar ne ekzistas leĝo kiu difinas al Tokio kiel ĉefurbo, multaj japanaj leĝoj uzas la terminon "areo de la ĉefurbo" ("首都圏" shutoken) kiu enhavas Tokion. La 2a artikolo de la leĝo pri la Starigo de la Areo de la ĉefurbo el 1956 diras ke "En ĉi tiu leĝo, la termino "areo de la ĉefurbo" difinos grandan regionon kiu enhavas kaj la teritorion de la Metropolo de Tokio kaj la teritoriojn de la foraj regionoj elektitaj de la kabineto". Tio ĉi ŝajne montras ke la Registaro elektis al Tokio kiel ĉefurbon, malgraŭ tio ne estas eksplicite dirita kaj la difino de "areo de la ĉefurbo" estas limigita laŭ la kondiĉoj de tiu leĝo

Laŭ la registaro redakti

En 1941, la Ministrejo pri Edukado publikigis la libron "Historio de la Reformo", kiu eĉ nuntempe estas uzata de la studantoj. La libro aludas al la "elekto de Tokio kiel ĉefurbo" ("東京奠都" Tōkyō-tento) sen mencii ion ajn pri la "translokado de la ĉefurbo al Tokio" ("東京遷都" Tōkyō-sento). Libro moderna pri historio diras ke la Mejĝi-a Registaro translokis la "ĉefurbon (shuto) el Kioto al Tokio" sen uzi la terminon "sento".

Lastatempe, ekzistas opinioj favore al transloki la ĉefurbon el Tokio al aliaj regionoj. Tio ĉi oficiale estas aludita kiel "translokado de la funkcioj de la ĉefurbo" anstataŭ "translokado de la ĉefurbo" aŭ "translokado de la Dieto kaj aliaj organizoj".

Historiaj ĉefurboj de Japanio redakti

Ĉefurbo Tempo Sidejo
Naniwa-kyō (難波宮?) (Osako) 4-a jarcento Palaco Takatsu
Asuka-kyō (飛鳥宮?) (Asuka, Nara) 592–645 Palaco Toyura, Palaco Owarida, Palaco Okamoto, Palaco Itabuki
Naniwa-kyō 645–655 Palaco Nagaratoyosaki
Asuka-kyō 655–667 Palaco Kawahara, Palaco Okamoto, etc.
Ōmi-kyō (大津京?) (Ocu, Ŝiga) 667–672 Palaco Ocu
Asuka-kyō 672–694 Palaco Asuka-Kiyomihara
Fujiwara-kyō (藤原京?) (Kashihara, Nara) 694–710
Heijō-kyō (平城京?) (Nara, Nara) 710–740 Palaco Heijō
Kuni-kyō (恭仁京?) (Kamo, Kioto) 740–744
Naniwa-kyō (Osako) 744
Palaco Shigaraki (紫香楽宮 Shigaraki no miya?) (Kōka, Shiga) januaro 745–majo 745
Heijō-kyō (Nara) majo 745–784
Nagaoka-kyō (長岡京?) (Nagaokakyō, Kioto) 784–794
Heian-kyo (平安京?) (Kioto) 794–junio 1180 Palaco de Kioto
Fukuhara-kyō (福原京?) (Kobeo, Hyōgo) junio 1180–novembro 1180
Heian-kyō (Kioto) novembro 1180–1868
Tokio (Ĉijoda, Tokio) ekde 1868 Palaco de Tokio