Ĉela agrikulturo

agrikultura produktado de ĉelkulturoj

Ĉela agrikulturo temigas la produktadon de agrikulturaj produktoj de ĉelkulturoj uzante kombinaĵon de bioteknologio, hista inĝenierarto, molekula biologio, kaj sinteza biologio krei kaj desegni novajn metodojn por produkti proteinojn, grasojn kaj histojn kiuj alie venus de tradicia agrikulturo. Plejparto de la industrio fokusiĝas al bestaj produktoj kiel viando, lakto kaj ovoj, produktitaj en ĉelkulturo prefere ol bredado kaj buĉado de breditaj brutoj, kiuj rilatas al granda tutmonda problemo de malutilaj mediaj efikoj de agrikulturo (ekzemple de viandoproduktado), bestoprotektado, nutra sekureco kaj homa sano. Ĉela agrikulturo estas kampo de la biobazita ekonomio. La plej konata koncepto pri ĉela agrikulturo estas kulturita viando.

Vidu ankaŭ redakti