Ĉi tiu artikolo temas pri geometrio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Ĉelo.

En geometrio, ĉelo estas tri-dimensia pluredro, kiu estas parto de la rando de kvar-dimensia aŭ pli multe dimensia hiperpluredro, aŭ parto de tri-dimensia aŭ pli multe dimensia kahelaro. La minimume dimensiaj enhavantaj aĵoj estas plurĉelo (4-hiperpluredro) kaj kahelaro de 3-spaco.

La 4-hiperkubo havas 8 kubajn ĉelojn, tri por latero.
La kuba kahelaro havas kvar kubajn ĉelojn por latero.

Ekzemple, en kuba kahelaro estas el kubaj ĉeloj, kun 4 kuboj ĉirkaŭ ĉiu latero. Ankaŭ en 4-hiperkubo estas ankaŭ el kubaj ĉeloj, kun 3 kuboj ĉirkaŭ ĉiu latero.

En plurĉelaj nomoj redakti

Regulaj konveksaj plurĉeloj estas ofte nomataj per kvanto da ĉeloj enhavataj kiel "n-ĉelo", simile al tio kiel vortoj "n-latero" kaj "n-edro" estas uzataj kiel por plurlateroj kaj pluredroj. Ekzemple, la 4-hiperkubo povas ankaŭ nomiĝi kiel 8-ĉelookĉelo ĉar ĝi enhavas 8 ĉelojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti